E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Jarkunveno de E-Lingvo

Estimataj membroj de E-Lingvo,

sabate la 24-an de septembro 2011 je la 10-a horo okazos nia membra jarkunveno en Brno en salono de Civitana Klubo de la urboparto Brno-centro ĉe Hybeš-strato 65a.

Ni kore invitas ĉiujn membrojn al ĉi tiu renkontiĝo de E-Lingvo. Por faciligi la organizadon ni petas partoprenontojn konfirmi ret-poŝte la intencon partopreni kaj sciigi intereson pri tagmanĝo en proksima restoracio.

La invitilo estas sendata nur ret-poŝte, tial ni petas niajn membrojn informi pri la jarkunveno konatojn, kiuj ne estas atingeblaj per interreto.

Koncize mi deziras informi pri la agado de E-Lingvo dum la pasinta jaro. Ni kreskis al preskaŭ tri cent membroj kaj estas inter ni homoj el la tuta mondo. Laŭ membrobazo E-lingvo apartenas al grandaj civitanaj societoj en Bohemio, Moravio kaj Silezio.

Pasintjare, kiam ne sukcesis la ideo de internacia komunikado per Esperanto dum la ĉeĥa prezidanteco de EU, aperis opinioj nuligi nian societon. Sed novaj ekkonoj montris, ke nia aktivado estas tre utila kaj perspektiva el multaj aspektoj. Nia agado estas bedaŭrinde limigita pro nesufiĉa subteno financa same kiel homforta. Kelkaj aktivaj membroj ne kapablas fari pli multe. Tial ni petas pri pli granda subteno.

En la pasinta periodo E-Lingvo estis aktiva en kelkaj aranĝoj.

  • Laŭ instigo de E-Lingvo antaŭ tri jaroj estisĝis kamera opero, kiu artisme kaj tre moderne informas pri problemoj de komunikado kaj pri granda utileco de Esperanto kiel eŭrolingvo en tiu direkto. La operon komponis Javier Hagen el Svislando kaj ĝia nomo estas THREE (Miro odkaz). La opero estis prezentita en pluraj urboj de Eŭropo kaj la publiko bone ĝin akceptis, precipe la junuloj.

  • Oni preparas novajn inform-tekstojn por nia retejo, pretiĝas traduko al la rusa kaj nova grava teksto en la angla.

  • Menciindas nova kurso de Esperanto. Celo estas altigi la efikon de instruado per forigo de negativa influo de neregula gepatra lingvo. La tuta kurso aperas antaŭ la okuloj de kursano sur kvar paĝoj de formato A4. Per taŭgaj bildoj estas esprimitaj signifoj de vortoj kaj ilia derivado. Kvankam ankoraŭ mankas 10% da bildoj, montriĝas, ke efikeco de Esperanto-lernado tiamaniere signife kreskas. Tio tre gravas por nia argumentado enkonduki eŭrolingvon kiel komunika internacia kaj eŭropa lingvo.

  • El pluraj paroladoj eblas mencii prelegon pri problemoj de komunikado kaj ĝia avantaĝa solvo antaŭ 85 studentoj de Mendel-universitato en Brno.

Pri pluraj agoj kaj direktoj ni diskutos dum nia renkontiĝo, tial ni alvokas niajn membrojn esti aktivaj kaj helpaj per konsilo, kapo kaj manoj.

Kun plezuro ni esperas pri via alveno.

Salutante ĉiujn membrojn

P.Lehký


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon