E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Prezidento asertas: „EŬROPECO ESTAS ESPERANTO“.

En dialogo por Lidové noviny (Popola gazeto, 19/6/08)sinjoro prezidento tre klare kunigis eŭropecon kun Esperanto. Neniu ĉeĥa politikisto ĝis nun esprimis ĉi tiun principan rilaton tiel klare kaj nur per du vortoj! Ĉiu nacio en EU parolas per propra nacia lingvo, sed neniu nacia lingvo (kaj do nek la angla) pro multe da kaŭzoj ne estas konvena por komunikado inter eŭropanoj. Eŭropanoj devas interkompreniĝi per facila nenacia lingvo - Eŭrolingvo. 

Nur tiel eblas forigi fortegajn barierojn en interkompreniĝo kreitajn dum longa tempokiujn por ni kaŭzas la multnombraj lingvoj. Malbona komunikado en EU estas malagrabla ne nur dum eksterlanda ripozrestado, sed ĝi kaŭzas nemalgrandajn ekonomiajn perdojn.

Václav Klaus kiel ekonomo konas ĉi tiujn rilatojn tre bone. Eŭrolingvo estas tamen necesa ankaŭ tial, ke per akcepto de unu nacia lingvo estus tute principe rompita la baza principo de egaleco inter ĉiuj civitanoj kaj nacioj de EU. En la kazo de akcepto eble la angla, ĉu vere aŭ per decido, la anglaj denaskaj parolantoj havus grandegan avantaĝon kompare al ceteraj nacioj, kiuj aŭtomate iĝus duarangaj eŭropanoj.

Naciaj lingvoj estas krome ŝargitaj per esceptoj, kaj tial ili postulas multjaran penadon tempan kaj financan eĉ por ilia parta posedo. Ĉi tiun problemon solvas neutrala nenacia lingvo Esperanto (eŭrolingvo), kiu estas kreita sen esceptoj kaj estas alproprigebla dum multoble pli mallonga tempo. Tial povas ĝin lerni ankaŭ larĝaj tavoloj de loĝantaro, kiuj neniam finlernus alian fremdan nacian lingvon.

Eŭrolingvo samtempe protektas naciajn kulturojn kaj lingvojn antaŭ vera koloniigo per la angla. El la dialogo klare rezultas, ke ĝuste la konservado de nacia identeco ests por sinjoro prezidento prioritato ĉe konstruo de EU.

En E-lingvo tre ĝojigas nin, ke tiom elstara politikisto samopinias pri la afero kiel ni.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon