E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Sojasun jogurtoj en Esperanto

La profesia ekspoziciego SIAL okazis apud Parizo inter 17a kaj la 21a de oktobro 2010. Inter ties pli ol kvinmil Jogurtoj Sojasunbudoj, unu el la grandaj estis tiu de Triballat. Sur tiu ĉi, kune kun diversaj produktoj kaj novaĵoj, videblis pakaĵo de la jogurtoj Sojasun tute en Esperanto! Ĝi estis prototipo tie prezentata estante kandidato por novigpremio. Esperantigis ĝin la kompanio LinguaForce en Rennes.

En artikolo de la septembra numero (28) de la profesia revuo CFIA, Olivier Clanchin, estro de Triballat, klarigas sian intereson por Esperanto.

Eŭropiĝi por entrepreno... "labori kun la Esperanto"

"Konsideri la morgaŭon signifas ankaŭ konstrui eŭropan kulturon. Kiam oni parolas pri "eŭropa kulturo" ankaŭ temas pri "komunikado"... "Ni ekopiniis ke Esperanto povus esti modelo". Kiam, aŭdinte tion, oni ironias pri Esperanto, la estro ekridetas : "Nu, ankaŭ ĉikaze, same kiel por ‘Bio' kaj sojo, ekzistas homoj kiuj deziras kredi en ĝi. Ni kredis en la aliaj projektoj... do Esperanto, kial ne? Tio indas, do oni provu. Estas pozitive preti sJogurtoj Sojasun - detala priskriboukcesigi defiojn!" La entrepreno estas bona vektoro por testi tiun koncepton. Ekde kiam estas io kolektiva kun homoj kiuj ne uzas saman lingvon, Esperanto povas esti kohera ilo, kiu regatas dekfoje pli rapide ol la angla. "Ni ne forgesu ke ni estas Eŭropo 27-opa. Se ni ĉiuj havus komunan lingvon, tio plirapidigus multajn demarŝojn. Krome, en la logiko de daŭripovo, tie kie oni parolas pri malpligrandigo de pakaĵoj, kiel fari per tiom da lingvoj kiom da landoj kiam oni volas eksporti unusolan produkton? Kiam vi aĉetas hejmajn aparatojn, kiom da kilogramoj da papero estas, da manlibroj, en ĉiuj lingvoj? Esperanto estas la sola justa lingvo... ĉar neniu naskiĝas kun ĝi. (...)"

Fotoj: LinguaForce.

http://www.linguaforce.com/wawawoo/esperanto/sial2010.html


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon