E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Fatala neuzo de ŝanco?

Ĉu la kvanto de lingvoj neniigos la historian ŝancon de Eŭropo?

La duonjarcento investita en unuigadon de eŭropaj nacioj alportis unikan situacion. Eŭropo kun sia duomiliardo da homoj fariĝis giganta potencialo.

Ankoraŭ neniam en la historio oni sukcesis efektivigi kunlaboron inter tiom da nacioj sur teritorio etendiĝanta de la Atlantiko ĝis la eksa Sovetunio kaj de la norda polusa cirklo ĝis la marbordo de Afriko. Per la nombro de loĝantoj EU superas je duono la nombron de usonanoj kaj preskaŭ kvaroble la nombron de japanoj. Laŭ la tuta malneta enlanda produkto (MEP) ĉirkaŭ dek du mil miliardoj da eŭroj (12 trilionoj € / 2007) EU superis MEP de Usono kaj fariĝis la plej granda ekonomio de la mondo (kvankam laŭ rekalkulo je kapo ankoraŭ eĉ proksimume ne).

Eksterordinara potencialo kuŝas en la klera populacio, kiu havas historian tradicion en plejparto da fakoj de homa agado. Ankaŭ la infrastrukturo estas je bonega kaj ofte je la plej bona nivelo en multaj fakoj. 

Ĉu io malhelpas utiligon de tiuj ĉi kvalitoj? Jes! Granda problemo estas troa lingva diverseco de eŭropaj nacioj, kiu kaŭzas neefikan komunikadon kaj bremsan la necesan kunlaboron kaj interŝanĝon de informoj.

KION FARI?

La proksimiĝanta ĉeĥa prezidanteco povus esti utiligita por enkonduki komunan eŭrolingvon Esperanto en la vivon. Ĉeĥio devus tracerbumi kaj proponi efikajn vojojn, kiel la komunan lingvon kiom eble plej baldaŭ kaj efike enkonduki, same sur nivelo centra kiel sur nivelo nacia. Ebloj ekzistas multegaj:

  • enkonduko de Esperanto kiel plua unia lingvo ekvivalenta al la grandaj lingvoj 
  • enkonduko de eduksistemo de Esperanto en ĉiuj ŝtatoj de Eŭropo 
  • enkonduko de interretaj klerigaj kaj informaj lokoj 
  • enkonduko de interreta televido esperantlingva kun informoj pri EU kaj aliaj interesaĵoj 
  • staĝo de instruantoj de Esperanto por junularo kaj plenkreskuloj 
  • interŝanĝaj tendaroj por gejunuloj kun instruado de Esperanto 
  • enkonduko de teamoj de fakuloj por kompletigi mankantajn esprimojn precipe en la modernaj sciencaj fakoj 

Ankoraŭ multaj aliaj ebloj estas troveblaj.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon