E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Se nekapablo de fremdaj lingvoj komplikigus nur aĉeton de hot-dog, estu bone.

Sed lingva nekapalo en Eǔropa Unio havas gravajn konsekvencojn, kiuj tuŝas nin ĉiujn. Ekonomoj studas eĉ rilatoj de ekonomio al vetero, sed rilato de lingvoj al mastrumado en Eǔropo ne interesas. Kiel taksi la situacion? Kiel kalkuli perdojn? Ŝajnas, ke estas multo por solvi...

Ĉu vi opinias, ke Usono povus estiĝi modpotenca, se ĉiu usona ŝtato parolus per propra lingvo? Apenaǔ.

En Eǔropa Unio ĉiu ŝtato protektas sian lingvon, por akiri maksimalajn avantaĝojn. Sed tia stato danĝeros en tempo de frosta ekonomia periodo per disfalo de Unio. Fine povas okazi katastrofo.

Eǔropo ĝis nun havas la plej edukitajn popolojn kaj longdaǔran tradicion en multaj flankoj. Tiun ĉi riĉecon ni povas utiligi, se ni efektive komunikos kaj trovos vojon al reciprokeco.

Tion oni povas akiri nur per akcepto de komuna pli facila lingvo eǔropa kompare al samtempaj naciaj lingvoj. Nur tiel oni povas atendi, ke homoj amase ellernos tian lingvon kaj uzos kaj utiligos ĝin. Eǔropa lingvo ne nuligos naciajn lingvojn, male protektos ilin.

Rilato de ekonomia kaj lingva afero estas sur ĉi tiuj paĝoj prezentita tre koncize, tamen trovi specialan takson de tiu fakto de fakuloj estas preskaǔ netrovebla.

Helpu kun ni alparoli politikistojn, por ke ili interesu pri la problemo kaj agu!


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon