E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Jam antaŭ jarcentoj Komenio asertis, ke necesas enkonduki facilan komunan lingvon. Ĉar lernado de naciaj lingvoj estas temporaba kaj anstataŭ ilin necesas lerni „aferojn" ...

Pro eksplodo de informoj lia aserto nun pli aktualas ol en lia tempo.

Komunikado esence gravas en ĉiuj sferoj de la vivo. La komuniko ĉiam „fluas" pere de lingvo. La interreto nun servas ĉefe por elŝutado de muziko kaj bildoj, ne por disvastigado de informoj. Tiujn oni trovas ĉefe en la angla kaj plejparto da homoj ilin ne komprenas! Novajn sciojn ili ne akiras, novaj ideoj ne venas. Viaj agoj estos limigitaj interne de via lingva teritorio. Ĉu ĝi ne estas domaĝo?

Kunlaboro en EU estas nuntempe vivgrava. Oni asertas, ke kun plej multaj personoj ni povas komuniki anglalingve. Sed la komunkado estos primitiva, tute nekomparebla kun la nivelo de la patrolingva komunikado. Realisme dirite, la angla estas por la eŭropa komunikado taŭge plej malmulte el ĉiuj lingvoj.

Lerni ĝin nur pro tio, ke ĝi estas pleje disvastigita, estas same logike, kvazaŭ vi volus kuraci vian malsanon per plej disvastigita kuracilo en la merkato!

Per enkonduko de unu komuna lingvo, eĉ dekoble pli facila, ni certigos bonan nivelon de komunikado kaj restos pli multe da tempo por la ideoj kaj agoj. Se ni sukcesos atingi, ke la eŭrolingvo estu instruata en la lernejoj kaj kursoj en la tuta EU, ni baldaŭ povus ĉie interkompreniĝi. La eŭrolingvo pro siaj gigantaj avantaĝoj baldaŭ fariĝus mondolingvo kaj ni povus interkompreniĝi ĉie.

Oni diras: kiom da lingvoj vi konas, tiomfoje vi estas homo. Ĝi estas vero. Sed ĉu vi estas homo en la lando, kie vi ne scias interkompreniĝi...?

Per enkonduko de la komuna eŭrolingvo ĉiu persono fariĝus centfoje homo!!! Aliĝu al ni!


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon