E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Ĉar neniu estas interesata pri tio! Kaj politikistoj tiom pli ne. Per lingvoscio ili tenas avancon antaŭ konkurenco. Konkrete antaŭ pli kapablaj kandidatoj, kiuj anstataŭ studi lingvojn akiris pli altan majstrecon kaj spertojn en fakaj aferoj.

La lingvoj estas bonega komercaĵo, ne nur por lingvolernejoj kaj tradukistoj.

Anglio kaj Irlando perlaboras miliardojn de eŭroj jare. Ni ceteraj ilin male perdas per elspezo de lavango da mono, parte el nia propra poŝo, parte nerekte per niaj impostoj por la senfina instruado de lingvoj. Tiu post sizifa strebado finiĝas per magra rezulto kaj granda tempoperdo

Kial tiuj, kiuj ĉiutage riĉiĝas per lingvoj, batalu por enkonduki unu facilan, regulan lingvon - eŭrolingvon?

Kiam temis pri mono, la politikistoj elektis neniun nacian valuton, sed kreis komunan.

Kial ili ne faras la samon koncerne la komunan lingvon? Ĉu ilia kapo paneas?

Vian nescion de fremdaj lingvoj utiligas nombrego da komercaj perantoj, kiuj por vi importas varojn. Aĉetinte ilin vi konstatas, ke vi pagis duoblan, iam eĉ dekoblan prezon kompare kun la kostoj, kiujn vi pagus, se vi mendus la varojn rekte. Sed vi ne povas, ĉar vi ne kapablas interkompreniĝi!

Estas via afero, afero de homoj kun sana praktika prudento, ke vi sentigu al la balote elektitaj politikistoj, ke ili finfine faru por vi ion utilan.

E-Lingvo batalas por vi. Aliĝu kaj helpu bonan aferon.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon