E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Ĉu la angla lingvo estas bremso de progreso?

Por serĉi informojn en la interreto oni hodiaŭ uzas ŝlosilajn vortojn, kiujn oni metas en guglon (en:Google), aŭ en alian serĉilon. La sukceso estas principe influita de elekto de la ŝlosilaj vortoj. Sed ankaŭ tiam aperas multe da nekonvenaj referencoj (tiel nomataj hitoj) kaj post la unuaj dek paĝoj la serĉado finiĝas.

Tiu ĉi vojo jam hodiaŭ la serĉadon praktike malebligas. Kiel la multo da informoj kreskos (kaj la kresko estas eksponenciala), la problemo de serĉado estos pli kaj pli malbona. Ekestas do nepra neceso de serĉado laŭ la senco, aŭ laŭ la baza, eventuale ankaŭ laŭ la komplementa ideo. Tiu ĉi vojo poste malfermos la vojon al artefarita inteligenteco.

Artefarita inteligenteco montriĝas kiel unusola vojo por efika solvo de tutmondaj problemoj, precipe en scienco kaj teĥniko.

Jam de longe ne plu estas por hodiaŭa homo eble enkapigi multegan kvanton da informoj kaj scioj, kiuj necesas por solvado de principaj problemoj de la homaro. Jen nur kelkaj ekzemploj: Dum jardekoj daŭras nekapablo de solvo de transformo de sunlumo al elektro, kio estas evidente rezulto de nekompreno de komplikaj interrilatoj en tiu ĉi faka kampo. La samo validas por fuelpiloj, kuracado de karcero, aŭ kuracado de aidoso. Da tiaj ekzemploj oni povus trovi multe. Ilia solvo ŝovus nin tre signife antaŭen.

La kondiĉo por sukcesi estas esprimi pensojn kaj faktojn kun preskaŭ matematika precizeco kaj unusignifeco, por ke ili estu prilaboreblaj per komputilo. Tian lingvan kvaliton havas Esperanto, sed en neniu kazo la angla, plenplena da historia balasto.

Al la nova Eŭropa mono apartenas ankaŭ nova eŭropa lingvo!

Ne estas interese konstati, ke politikistoj dum elekto de komuna eŭropa mono ne prenis unu el la naciaj monoj, ekz. la britan pundon, sed ke ili elektis tute novan monon? Kaj la komunikado estas multe pli grava. Komuniki sen mono eblas, sed uzadi monon sen komunikado ne eblas!
Revolucian paŝon antaŭen de la matematiko kun la romiaj ciferoj al la arabaj ciferoj onidire kaŭzis la fakto, ke oni povis pli bone kalkuli interezojn de monpruntoj.

Esperanto estas bona investaĵo.

Dum 120 jaroj sindonaj esperantistoj klopodas disvastigi sian duan lingvon en la nomo de humaneco, frateco, amo kaj paco. Sed la ĉefa motivo por enkonduko de Esperanto en nuna Eŭropo estas pure ekonomia. Esperanto estos certe enkondukita, post kiam la potenculoj ekkonscios, ke Esperanto estas vere bona investaĵo! Ĉu jam hodiaŭ ne estas klare al ĉiuj, ke sen komuna lingvo ni en Eŭropo ne interkompreniĝos? Esperanto estas sendube la plej bona solvo.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon