E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Kion vi havas kontraŭ la angla?

Malfacile legi, malfacile skribi...

La angla estas la linvo plej malmulte fonetika el ĉiuj eŭropaj lingvoj. La vortoj estas alimaniere prononcataj kaj alimaniere skribataj. Ekzemple -oo- estas prononcata unufoje kiel a, alifoje kiel u, kaj ankoraŭ alifoje kiel o (angle: blood, pool, floor - prononcu: [blad], [puul], [floor]). Kaj la situacio povas esti ankoraŭ pli malbona. Oni povas trovi kazojn, kie ekzistas eĉ sep diversaj similaj prononc-manieroj, aŭ skrib-formoj. Tio kompreneble gvidas al signifaj komplikaĵoj, kaj estas necese lerni paralele, kiel iu angla vorto estas prononcata, kaj kiel ĝi estas skribata. Kun tio ĉi havas problemojn eĉ denaskaj angle parolantoj.

Provu per telefono ekscii, kiel la persono sur la alia fino de la linio nomiĝas. Laŭ la prononc-maniero tio ne estos facile. Tial devas angloj literumi (diri unu literon post la alia). Tio en la ĉeĥa kaj en la aliaj lingvoj estas uzata tute eksterordinare, kaj nur ĉe nomoj de fremda deveno. Koncize dirite la angla estas la fonetika katastrofo pli trafe, ol la lingvo taŭga por internacia komunikado.

La lingva „miksaĵo".

La angla ekestis sub influo de invadoj de diversaj triboj dum sia historio, kaj tiuj ĉi eventoj ĉiam postlasis en la angla siajn spurojn. Tio gvidis al la nuna stato de la angla:

La problemaj vokaloj...

La angla havas eksterordinare multe da vokaloj (dudek). Nacioj, kiuj uzas kvin bazajn vokalojn a,e,i,o,u, havas grandajn problemojn kun alproprigo de tiuj ĉi anglaj vokaloj. Nekorekta uzado de la anglaj vokaloj kaŭzas por angloj kaj por usonanoj grandajn malfacilaĵojn kompreni la anglan de eksterlandanoj. Por ili tio estas simila situacio, kvazaŭ ni Ĉeĥoj infanece balbutus kaj evitus prononcadon de la ĉeĥa konsonanto ř. Malmultaj studentoj de la angla pri tio ĉi scias, des malpli ke ili la anglajn vokalojn korekte prononcus. La vokala problemo ankaŭ ekzistas en malpli granda skalo en la germana (ĝi havas 16 vokalojn). (Esperanto havas nur kvin vokalojn.)

Varma terpomo helpas...

Multaj vokaloj kaj ilia pronoc-maniero gvidas al malaltigo de klareco de la angla kompare al aliaj lingvoj, ekzemple la slavaj. Fama ĉeĥa komikisto Vlasta Burian jam delonge en sia komika filmo montris, ke por la korekta prononc-maniero de la angla necesas enmeti varman terpomon en la buŝon. Ĉu vi ne kredas? Aŭskultu la anglan de denaske angle parolanto, de usona turisto, aŭ de angle parolantaj Azianoj. Poste vi komprenos, kiel trafe tion esprimis Vlasta Burian.

Inflacio de vortoj...

Influe de la invadoj forte kreskis la nombro de uzataj vortoj. Ĉiu konkerinto alportis sian sakon da vortoj. Do por la sama objekto ekzistas du aŭ pli da esprimoj (germana, normana, franca, latina, kelta, ktp.). Tial havas la angla multoble pli grandan vorttrezoron ol la aliaj lingvoj.

La granda „Oxford Dictionary" enhavas pli ol 500 000 vortojn, nome sen la fakaj terminoj! Tiu ĉi vorta inflacio estas por la internacia uzo de la angla tre granda kaj peza balasto. Ĝi postulas multe pli da tempo por ekscii la vorttrezoron kaj ĝian konservadon en la memoro. Kial, pro Dio, oni devus elekti por la internacia komunikado la lingvon, kiu havas por ĉiu objekto kelkajn vortojn, kiam unu sola sufiĉas?

Superflua pezigo de memoro...

Ĉe la anglaj vortoj ne estas klare, de kio ili estas derivitaj, kaj tial ili estas malbone lerneblaj kaj memoreblaj (precipe kiam ĉiun unuopan vorton oni devas lerni kiel legi ĝin kaj kiel skribi ĝin). Tio estas la alia granda problemo de la angla. Oni taksokalkulas, ke brita abituriento scias ĉirkaŭ 45 000 vortojn. Klopodu tion kur-atingi!

(La regula maniero de vort-derivado en Esperanto ebligas multobligi la vorttrezoron sen iu plua lernado. La logika vort-farado samtempe ebligas komprenon eĉ tre nekonataj esprimoj).


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon