E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

La prapatro Ĉeĥo turniĝu en la tombo...

Ĉar la angla lingvo estas tiom malfacila kaj ĝia ekscio alportas avantaĝojn, ni do enkonduku la anglan en infanĝardenoj, ni enkonduku instruadon en lernejoj ankaŭ en la angla, ni anstataŭigu ĉeĥajn surskribojn sur skatoloj de detergentoj por lavado de tolaĵoj, kaj sur etikedoj de marmeladoj, ni enkonduku la anglan ankaŭ en televidaj novaĵoj (en filmoj tio ja jam ofte okazas). Post du generacioj ni povos la ĉeĥajn pasportojn interŝanĝi por la britaj aŭ por la usonaj. La prapatro Ĉeĥo, aŭ la Husanoj turniĝu en la tomboj, kaj sankta Venceslao vane frapu per la pikstango al la roko de la monto Blanik...

Enkonduko de la komunika lingvo Esperanto, kiun oni povas ekregi dum multoble malpli longa tempo kaj malpli multekoste, ebligos facilan komunikadon en la tuta Eŭropo kaj en la tuta mondo ankaŭ por malpli eduk-kapablaj homoj, ĝi alportos pli grandajn avantaĝojn ol la angla, kaj aldone ĝi savos la kulturon kaj la lingvon de nia malgranda lando.

Ŝuisto sur lia tripieda seĝeto estis pli saĝa...

Se oni tion ĉi ĉion hodiaŭ jam scias, ĉu ne estus saĝe enkonduki ĝustatempe la komunan lingvon, kiu ne havus la malavantaĝojn de la angla lingvo? La rezultoj estos pli bonaj, pli granda ŝparo da tempo, kaj da financoj, kaj krom tio oni povas kalkuli kun tio, ke la facilan lingvon ellernos la plimulto de loĝantoj de Eŭropo kaj de la tuta mondo. Estas malfacile imagi, ke tio ĉi ne havus mirindan sekvon ne nur por la Eŭropa Unio, sed por la tuta homaro?

Eblas en nuna mondo ankoraŭ akceptigi evidente saĝan solvon?

Turkigita homo estas malpli bona ol Turko mem... (necesas trovi pli neŭtralan tradukon - ni ne ĝenu Turkojn, la Eŭropanojn, kiuj nun ne estas niaj malamikoj)

Malmultaj homoj konas bone la problemaron de la angla lingvo, ĉar malmultaj troviĝas en la situacio, ke ili tiun ĉi lingvon tre bone scias - en tia situacio, kiu estaskronita per testo de kvalito en la formo de internacie agnoskata ekzameno pri la anglalingva scio. Por ni ceteraj, kiuj estas la eternaj studentoj, validas stranga efekto, kiu la anglan lingvon signife subtenas. Kiam post investo de pluraj miloj de stud-horoj, ripetado kaj re-lernado ni ankoraŭ ne kapablas la anglan scii kaj uzi, ni ja ne povas tion konfesi! Ni devus diri al ni, ke ni estas tute nekapablaj sentaŭguloj. Tio estas tre signifa psiĥologia mens-bloko. Do pro la multa tempo kaj klopodo, kiujn ni elspezis, ni estas tiuj la plej fulmotondraj subtenantoj de la angla lingvo, kiun ni sufiĉe solide ne scias kaj eĉ neniam solide scios. Ĝi estas belaspekta paradokso, eĉ se komprenebla!

La voĉo de spertuloj perdiĝas...

Ekzistas atestoj de fakuloj, interpretistoj, tradukistoj, verkistoj, kiuj kun sia scio de la angla vivtenis sin, kaj la veran malfacilecon de la angla tre klare atestas.

Tiuj ĉi fakuloj, lingvaj poliglotoj, proponas surbaze de vera scio de la problemo Esperanton, kiel konvenan internacian komunikan lingvon, kaj ne la anglan.

Aliaj naciaj lingvoj en sia realeco estas ellerneblaj pli facile al alta nivelo, ol la angla lingvo. Sed Esperanto donas al ĉiuj homoj la saman ŝancon por la dekona prezo!

Se ni hodiaŭ elektos Esperanton kiel sian komunikan lingvon, ni ne devos morgaŭ lerni la ĉinan lingvon...

La angla ne atingis sian hodiaŭan disvastiĝon dank al siaj bon-kvalitoj, sed pro la ekonomia supereco de Grand-Britio kaj de Usono, ĉefe post la dua mondmilito. Ne estas duboj, ke en la vico laŭ la ekonomia sukceso estas Ĉinio. Kion vi opinias? - Ĉu Ĉinoj ellernos la anglan lingvon, aŭ ĉu ni ellernos la ĉinan lingvon? La respondo estas jam hodiaŭ klara. Ĉiu kvara terano estas Ĉino! En Francio oni jam instruas la ĉinan lingvon en la gimnazioj...

Ĉinio sendas siajn instruistojn de la ĉina lingvo en la tutan mondon. Kaj Ĉinio havas vere multe da instruistoj de la ĉina lingvo! La brita premiero Gordon Brown, kiu ofertas al la mondo 750 000 instruistojn de la angla lingvo, kaj kiujn li volas sendi en la mondon por propagi la anglan lingvon, li estas malgranda iometulo. Kion vi pensas pri li?

La sama procento respondus, rilate al la loĝantaro de ambaŭ popoloj, al 16 milionoj de instruistoj de la ĉina lingvo. Tiuj ĉinaj instruistoj aldone estos dekoble malpli multekostaj...

Ofte oni parolas pri disvastigado de la angla lingvo en la mondo. La rekta malo estas la vero! Dank al ekspando de la tutmonda loĝantaro la procento de denaskaj parolantoj kaj angla-studantoj, kompare al la pasinto, fakte malaltiĝas. Tute male, tre unusignife altiĝas procento de ĉine parolantaj homoj!

La angla jam sian ŝancon perdis!

En la tempo de sia prospero estis Anglio la kolonia grandpotenco, super kiu la suno ne subiradis. Tamen la angla kiel la monda lingvo ne akceptiĝis. Eĉ se la britan anglan post la mondmilito substituis la usona angla, ankaŭ Usono jam sian ekonomian potencon perdas. Dolaro havas hodiaŭ nur fragmentan valoron kompare al pasinto. Ankaŭ la grandpotenco Usono ne sukcesis akceptigi la anglan en la tuta mondo. Pli vere tute male. En Usono estas hodiaŭ pli da hispan-parolantaj usonanoj, ol la angla-parolantaj usonanoj.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon