E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Solvo ekzistas, sed...

Lernado de esceptoj konsumas naŭdek procentojn - aŭ eĉ pli - de la tempo necesa por bona posedo de ĉiu nacia lingvo. Pro tiu kialo estas ĉiuj naciaj lingvoj kiel komuna komunika rimedo absolute maltaŭgaj. La angla estiĝis el pluraj fontoj, ĝermana, latinida kaj aliaj. Tial ĝi estas handikapita eĉ pluroble ol aliaj eŭropaj naciaj lingvoj. Tial ĝi estas kiel la internacia lingvo la plej malmulte taŭga ...

Ĉu vi volas esti duarangaj en EU?

La nuntempa politiko de multlingveco estas nerealigebla!

Postulo, ke la loĝantoj de EU lernu ne nur unu, sed du aŭ eĉ plurajn fremdajn lingvojn, estas evidente nerealigebla. Por atingi almenaŭ mezkvalitan scion de fremda lingvo oni bezonas pli ol 2000 horojn (= 25 jaroj de lingvolernejo po du studhoroj ĉiusemajne). Por atingi pli profundan scion necesas universitato. Kial necesus pliaj 5 jaroj de la angla ĉe filozofia fakultato, se la mezlernejaj scioj estus bonegaj? Sed dum la sama tempo aliaj studentoj kapablas elstudi kompletan fakon ĉe universitato aŭ teknika altlernejo. Ĉu ili investu ekvivalenton de plia altlernejo por plia lingvo? Estas evidente, ke la lingvoscio sur nivelo de „turista lambastono" en la praktika vivo kaj faka laboro malmulte helpas.

Batalo por ekonomiaj avantaĝoj

La angla lobio (premgrupo) en Bruselo batalas por siaj propraj komercaj interesoj!

Ne povas esti duboj, ke enkonduko de la angla en Eŭropo kaj en la mondo estas motivita pure de ekonomiaj interesoj. Unuflanke per ŝparo de tempo por studado de fremda lingvo ŝparas Grandbritio, Irlando, Usono kaj Kanado grandajn financajn sumojn, aliflanke en tiuj landoj estas liberigitaj ĉirkaŭ dek procentoj da studtempo por studi fakajn studobjektojn. Per tio estas en tiuj landoj pli alta nivelo de edukiteco en koncerna fako. En nuna mondo tio estas certe neneglektebla avantaĝo.