E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Ĉu vi volas esti duarangaj en EU?

La nuntempa politiko de multlingveco estas nerealigebla!

Postulo, ke la loĝantoj de EU lernu ne nur unu, sed du aŭ eĉ plurajn fremdajn lingvojn, estas evidente nerealigebla. Por atingi almenaŭ mezkvalitan scion de fremda lingvo oni bezonas pli ol 2000 horojn (= 25 jaroj de lingvolernejo po du studhoroj ĉiusemajne). Por atingi pli profundan scion necesas universitato. Kial necesus pliaj 5 jaroj de la angla ĉe filozofia fakultato, se la mezlernejaj scioj estus bonegaj? Sed dum la sama tempo aliaj studentoj kapablas elstudi kompletan fakon ĉe universitato aŭ teknika altlernejo. Ĉu ili investu ekvivalenton de plia altlernejo por plia lingvo? Estas evidente, ke la lingvoscio sur nivelo de „turista lambastono" en la praktika vivo kaj faka laboro malmulte helpas.

Miloj da horoj necesaj por studi kaj refereŝigadi fremdajn lingvojn forprenas tempon por kleriĝi en sia propra fako. Tio rezultigas perdon de faka nivelo kaj postrestadon kompare kun tiuj, por kiuj la angla estas gepatra lingvo. La studado neeviteble reduktus ankaŭ la tempon por tiom bezona ripozado. Plie la financaj elspezoj estus gigantaj kaj malmulte efikaj.

La neaktiveco de la bruselaj politikistoj aŭtomate disvastigas la anglan!

Eble la lingva politiko estas neefika pro nesciado, eble ĝi estas tiel intence planata, tamen ĝi kreskigas la influon de la angla en Eŭropo. Ĉiuj sin ĵetas en la kursojn de la angla kun espero, ke ili interkompreniĝos. La komecantaj lernantoj eĉ ne supozetas, ke nur malgranda minoritato sukcesos atingi altan lingvoscion sub altaj financaj kaj tempaj perdoj. Ĉar neniu volas konfesi fiaskon, en diversaj statistikaj enketoj ili asertos, ke la anglan ili bone scias. Ĝi estas akvo por muelejo de la propagandantoj de la angla. ...

Sed nur malmultaj sukcese trapasas pezan teston de kvalito. La asertoj pri disvastigo de la angla estas alte trotaksita.

Per enkondukado de la angla falas la principo de egaleco de la civitanoj.

Plejparto de eŭropanoj fariĝos duarangaj civitanoj.

La daŭra rifuzado flanke de Bruselo akcepti Esperanton kiel facilan komunikilon, venigos nin en situacion, kiam la angla „buldozos" la ceterajn lingvojn, kiuj troviĝos en situacio de lingva neefikeco, simile kiel romiaj ciferoj en matematiko. La angla havas eĉ duoblon da malavantaĝoj ol la aliaj naciaj lingvoj (ekz. dudekon da vokaloj kaj pluroblon da vortoj ktp.) kaj por efika internacia komunikado ĝi estas tute maltaŭga. Ĝia disvastigo estas konsekvenco de ekonomia supereco, ne pruvo de taŭgeco. Neniam ĝin lernos perfekte pli ol nur kelkaj procentoj da loĝantoj. Per akcepto de la angla la anglofonaj denaskuloj ricevos grandegan avantaĝon, kiun pagos la ceteraj eŭropanoj, ĉar multaj postenoj estos por ili neakireblaj kaj ĉar ili havos malpli da tempo por sia kleriĝo. Ankaŭ ilia kapablo trakti estos grave malavantaĝa kaj esprimpovo reduktita kompare kun parolantoj de la gepatra lingvo. Oni povas facile imagi konsekvencojn ĉe traktadoj politikaj aŭ komercaj. La potencialo de EU kaj eblo de facila komunikado ne estos utiligitaj, kio estos domaĝo por ĉiuj.

Male per akcepto de unueca neŭtrala komunika lingvo Esperanto estos ŝancoj de ĉiuj eŭropanoj egalaj kaj eblo komuniki per malaltaj elspezoj malfermiĝos por la plejparto de la eŭropanoj.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon