E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Provokaj demandoj kaj opinioj

Kial estas kelkaj personoj kontraŭ Esperanto?

Ĉiu grava novaĵo en la publiko pasas tra tri ŝtupoj de evoluo:

  1. Oni ĝin mokas.
  2. Oni estas kontraŭ ĝi.
  3. Oni ĝin konsideras memkomprenebla...

Esperanto travivos sendube la saman evoluon.

Artefarita lingvo ne povas akceptiĝi

Artefariteco ne decidas pri kapablo bone plenumi siajn funkciojn kaj celojn. Artefaritaj plastoj disvastiĝis, ĉar ili bone plenumas sian funkcion, kvankam ili ne estas naturaj, ili tute ne devenas el la naturo.

Artefarita reno laŭ funkcio anstataŭas la naturan renon kaj savas homan vivon. Artefarita lingvo povas esti adaptita tiamaniere, ke ĝi plenumu siajn funkciojn pli bone ol natura lingvo, kiu ne estas adaptebla ĝuste pro ĝia natureco, aparteno al historia kultura identeco de certa lingva komunumo. Gravaj nenaturaj intervenoj ne estas eblaj ĝuste pro la ligo al certa nacio kaj ties kulturo.

Esperanto estis kreita laŭ plano de maksimuma efikeco, kaj kompare kun la naturaj lingvoj ĝi plenumas siajn funkciojn vere genie.

Fine ĝi devos akceptiĝi, ĉar neniu alia lingvo estas lernebla dum sesono da tempo kun malalta klopodo. Ĉar ĝi apartenas al neniu nacio, ĝi neniun avantaĝigas, ĉiuj estas reciproke egalaj.

Ĉiu povas mem prijuĝi tion elspezante minimumon da tempo.

Per Esperanto mi interkompreniĝos nenie!

Estas vero, ke per Esperanto parolas neniu nacio. Eĉ la plej malgranda nacio investas en instruadon de sia lingvo al sekva generacio grandan tempan kaj materian klopodon. Ĉiu panjo instruas sian infanon kompreni kaj paroli dum dek mil horoj. Plua lingva klerigado okazas en la lernejo kaj poste dum la tuta vivo en la komunumo de homoj parolantaj la saman lingvon. Sumaj kostoj de ĉiu nacio por teni kaj disvolvi sian lingvon estas gigantaj kaj nur malfacile kalkuleblaj.

Male, neniu investas eĉ eron de tia klopodo en Esperanton, la lingvo estas vastigata nur de entuziasmuloj, kiuj komprenas, kiu vojo estas irebla kaj ĝoje ĝin iras. La lingvo penetris en ĉiujn loĝatajn kontinentojn, ankaŭ al homoj kun gepatra lingvo de neeŭropa tipo (aziaj kaj afrikaj).

Esperantistoj estas nun ĉie en la mondo kaj reciproke komunikas - koresponde kaj ankaŭ persone. Per tio ili ekzercas la lingvon. Multaj fervoruloj en Esperanto verkas, poetas, tradukas kaj instruas Esperanton al junaj kaj maturaj interesatoj. Esperanton povas lerni je eminenta nivelo eĉ emerito. Sed sen subvencioj eblas atendi apenaŭ pli ol malrapidan disvastigadon de Esperanto tra la mondo. Tamen la vivtenado kaj disvolvado de tiu lingvo dum 120 jaroj, eĉ spite presekutadon kaj malpermesadon flanke de totalismaj reĝimoj, pruvas ĝian vivkapablon kaj uzeblon.

La grandega funkcia povo de Esperanto montriĝos, post kiam la nacioj eldevigos politikan decidon pri enkonduko de Esperanto kiel komunika lingvo en EU. Relative malgrandaj investoj (eĉ dekoble malpli altaj ol nuntempe ekz. por instruado de la angla) sufiĉus, ke Esperanto sufiĉe disvastiĝu dum kelkaj jaroj.

Facileco de tiu lingvo fortigos la kontaktojn kaj komunikadon en la tuta EU kaj ankaŭ en la mondo. Per Esperanto oni poste interkompreniĝos ĉie. Ĝi ne estas iluzio, sed reala ŝanco, se ni faros bezonajn paŝojn! Ĉar Esperanto estas sen esceptoj, facile prononcebla kaj logika, la eterna forgesado kaj senĉesa relernado, kiel ekz. ĉe la angla, estas ĉi tie grave reduktita.

Baldaŭ post sia venko Esperanto disiĝos en kvanton da variantoj kaj dialektoj

Estiĝo de variantoj kaj ekzisto de dialektoj estas rimarkeblaj ankaŭ en la angla. Ekzistas grava diferenco inter la angla en Britio, Usono, Honkongo, Aŭstralio, Belizo, Zimbabvo ktp. Variantoj kaj dialektoj neeviteble estiĝas ĉe loka aplikado de lingvo ĉe samtempa limigo de komunikado. Tiamaniere kreiĝis dialektoj praktike en ĉiuj partoj de Eŭropo, Ĉeĥion ne esceptante. Sed en kreskanta komunikado per modernaj rimedoj la dialektoj malaperas.

Sed Esperanto ne estas kaj neniam estos loka nek nacia lingvo uzata por loka komunikado. Esperanto estas komunika rimedo inter nacioj, ĉi tie dialektoj ne estiĝas.

Dialektoj nur limigus la ĉefan funkcion de Esperanto - la internacian komunikadon -, neniu ilin deziras, ilia estiĝo nun estas aŭtomate sufokata. La sperto de 120 jaroj de Esperanto pruvas, ke en la lingvo neniam okazis la gramatikaj mutacioj. Tamen okazas, ke en diversaj lokoj de la mondo oni preferas esprimojn, kiuj ja estas Esperantaj, sed malmulte aŭ tute ne uzataj en alia mondoparto. Ĉar ilia estiĝo kaj derivado realiĝas laŭ reguloj de Esperanto, ĉiu esperantisto ilin sen malfacilaĵoj komprenas. Tio samtempe pruvas, ke Esperanto estas viva lingvo, ĉar ĝi evoluas. Plie Akademio de Esperanto, kiel la supera instanco, observas la evoluon de Esperanto, rekomendas aŭ malrekomendas certajn ŝanĝojn, kiuj povus konflikty kun la Fundamento de Esperanto.

Sukcesa Esperanto neniigos la naciajn lingvojn

La ĉefa celo de Esperanto estas ebligi komunikadon kaj interkompreniĝon inter la homoj de ĉiuj nacioj sen esceptoj. Ĝi ne celas anstataŭi ilian nacian lingvon nek kulturon. Estas fakto, ke en kelkaj kazoj dominanta fremda lingvo preskaŭ forpuŝis la nacian lingvon. Ekz. en Irlando la origina gaela estis praktike anstataŭigita per la angla kaj irlandanoj nun devas batali por savi sian nacian lingvon. La situacio estiĝis, ĉar uzado de la angla estas por la irlandanoj avantaĝa kaj ĉefe tial, ke pro malfacileco de la angla ne estas eble regi du naciajn lingvojn.

Ĉe Esperanto la malfacileco ne minacas kaj la vastaj tavoloj de la publiko kapablos posedi la nacian lingvon kaj Esperanton samtempe kaj samkoste. Esperanto tiamaniere protektas la naciajn lingvojn, ĉar ĝi liveras avantaĝan substituon al la bezonata, sed malfacile lernebla monda lingvo, kia estas la angla.

Ĉu estas vero, ke Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj?

Kelkaj studoj klare pruvis, ke antaŭa lernado de Esperanto faciligas lernadon de alia lingvo. La t.n. propedeŭtika valoro de Esperanto bazas sin sur logika strukturo de la gramatiko kaj sur la maniero de derivado. La lernantoj alproprigas al si tiujn kategoriojn en Esperanto pli facile ol se ili devus tiri ilin el nesinoptikaj strukturoj de naciaj lingvoj. Infanoj kutime ne kapablas analizi, el kiuj partoj la vorto konsistas, ili perceptas ĝin kiel neŝanĝeblan tuton, kiun necesas ankaŭ lerni kiel tuton. Jam post kelkaj lecionoj de Esperanto la infano komencas percepti, kio „kaŝiĝas" en kunmetita vorto de la gepatra lingvo. Tio nature faciligas kompreni la vortstrukturon kaj pli facile memorteni la vortojn. La reguleco de la esperanta gramatiko helpas alproprigi multe pli komplikan gramatikon de la gepatra lingvo dum malpli longa tempo.

Pro tiuj motivoj oni jam plurfoje proponis komenci instruadon de Esperanto antaŭ instruado de alia fremda lingvo. Ellerno de ambaŭ konsumas la saman tempon kiel la ellerno de nur ini nacia fremda lingvo. Ĉiukaze la situacio estas avantaĝa!

Se Esperanto estas tiel avantaĝa, kial ĝi jam antaŭ longe ne akceptiĝis en amasa skalo?

Komence, ankoraŭ dum la vivo de ĝia aŭtoro L. L. Zamenhof, Esperanto disvastiĝis sukcese. Poste eksplodis la unua mondmilito, kiu por multaj jaroj dividis Eŭropon kaj zorgigis la homojn pri pli gravaj aferoj ol estas nova lingvo. Post la milito okazis revolucio en Rusio kaj Stalin persekutis multajn esperantistojn.

Sekvis granda ekonomia krizo kaj Hitler, kiu persekutis Esperanton kiel judan inventon kaj judojn ĝenerale. Ni ĉiuj scias pri la koncentrejoj. Esperanto estis malpermesita. Post la dua mondmilito venis malvarma milito kaj sklavigo de la orienta Eŭropo fare de komunismo. Al la orienta Eŭropo Stalin trudis la rusan, kiu estis por Rusio solvo pli avantaĝa. Ĉu tiaj reĝimoj povus subteni Esperanton, se ili klopodis obstakli la komunikadon kun Okcidento, interalie per ĵamado de radio-elsendoj?

Nur en la unuigita EU, kie falas obstakloj inter la ŝtatoj kaj nacioj, elstaras la plurlingveco kiel unu el ĉefaj problemoj kaj tial ĝuste ĉi tie estas granda ŝanco por Esperanto, kiu povas esti la plej bona solvo de ĝenerala interkompreniĝo.

La imperiestra moŝto ordonis manĝi terpomojn!

La popoloj estas nekredeble konservativaj kaj akceptas novaĵojn tre malrapide. Por ke la homoj lernu manĝi terpomojn, devis tion ordoni la imperiestra moŝto mem. En ĉiuj feŭdaj distriktoj certaj areoj devis esti priplantitaj per terpomoj, tamen daŭris unu jarcenton antaŭ ol oni konsideris la terpomojn bongustaj, kaj ili fariĝis unu el plej gravaj komponantoj de nia nutrado. Sama situacio estis ĉe maizo, tomatoj kaj aliaj utilaj plantoj. Multaj ĝis nun ne hejmiĝis sur niaj tabloj, kvankam ili estas bongustaj, sanigaj kaj konataj en aliaj landoj. Alia simila ekzemplo estas enkondukado de la metra sistemo.

La enkondukado de la arabaj ciferoj daŭris plurajn jarcentojn antaŭ ol ĉiuj komprenis iliajn avantaĝojn. Simile la ortodoksa eklezio post kvarcent jaroj ankoraŭ ne akceptis la Gregorian kalendaron.

Eblas esperi, ke la pasintaj 120 jaroj estis jam sufiĉa tempo por lumiĝi en la kapoj de homoj kaj por komprenigi la gigantajn avantaĝojn, kiujn Esperanto povas alporti kaj male, kiaj perdoj okazas, ĉar ĝi ankoraŭ ne estis oficiale enkondukita.

Esperanto ne havas kompletan vortaron

Jes. Kvankam ekzistas centoj da fakaj vortaroj, al Esperanto mankas multaj terminoj. Simple tial, ĉar en multaj fakoj Esperanto estis malmulte aplikata. Esperanto estis utiligata por komunuza interkompreniĝado inter homoj de diversaj nacioj. En tiu sfero kaj en la sfero de ĝenerala vortaro ekzistas proksimume la sama kvanto de esprimoj kiel en aliaj lingvoj. Ekzemple, germana-Esperanta ĝenerala vortaro enhavas pli ol 60 mil vortojn. Vortprovizo tute sufiĉa por lingvaj bezonoj kaj internacia komunikado. Ĉar esperantistoj estas personoj inklinaj al beletro, ekzistas dekmiloj da famaj verkoj esperantigitaj. Ekzistas ankaŭ origina literaturo (poemaroj, romanoj k.s.).

Same kiel aliaj lingvoj, ankaŭ Esperanto facile transprenas esprimojn laŭ propraj reguloj. Tuj kiam Esperanto disvastiĝos, la nuntempaj truoj estos rapide plenigitaj kaj problemo solvita. Jam nun ekzistas teamoj de specialistoj, kiuj okupiĝas pri enkondukado de terminoj de sia fako al Esperanto.

Ankaŭ la ĉeĥa estis en la tempo de nacia renaskiĝo en simila situacio kaj la terminoj estis kompletigitaj relative rapide. Ekzemple la kemia terminaro estas en la ĉeĥa proponita tiel taŭge, ke ĝi superas la antaŭajn terminarojn de aliaj nacioj. La ĉeĥaj nomoj montras precize la valenton de elemento en kombinaĵo, kion alilingvaj terminaroj ne kapablas. Do pli posta ne signifas pli malbona! Ne estus saĝe prokrasti enkondukon de Esperanto pro mankantaj terminoj. La problemoj solviĝos dumprocede.

La angla mem akceptas aŭ kreas senĉese novajn esprimojn laŭbezone.

Ĉu Esperanto estas speco de religio?

Estas vero, ke D-ro Zamenhof estis rusa judo kaj kuracisto, poste specialigita al oftalmologio. Li mem havis kun la ortodoksa judaismo problemojn, ĉar nek li nek lia familio estis fanatikuloj. Li estis rara, genia homa spirito, grandulo, kiu dediĉis sian tutan vivon al servado por la homaro, senprofite kaj laŭvorte ĝis la lasta spiro. Sian tutvivan verkon li dediĉis al ĉiuj.

Li kredis, ke la homoj havas sian valoron kaj dignon kaj la problemoj estas solveblaj per reciproka kompreno kaj kunlaboro. La fonton de la mondaj konfliktoj li vidis en tio, ke la homoj de diversaj nacioj ne komprenas unu la alian. Tial li dediĉis sian tutan vivon al sia universala lingvo, ĝia kreado kaj disvastigado. Zamenhof vivis modeste kaj ĉiujn rimedojn, kiujn li perlaboris, li donis por la afero de Esperanto.

Plie li kredis, ke kiam la homoj de ĉiuj nacioj komprenos sin reciproke, malaperos militoj en la tuta mondo. Li estis granda humanisto. Ankaŭ nun esperantistoj estas humanistoj kaj oferas ne malmulte de sia tempo por plua disvastigado de Esperanto. Esperanto estas ligita al neniu religio. Esperanto estas libera, ne disvastigas dogmojn, ritojn, ne havas religian strukturon nek „pastrojn"!

Esperanto ne estas kaj neniam estos religio, ĉar konsisto de esperantistaro en la mondo tion ne ebligas.

Esperanto ne malebligas militojn!

Multaj esperantistoj same kiel Zamenhof kredas, ke kiam la nacioj komprenos sin reciproke, ne okazos konfliktoj kaj militoj, kiuj tiom horore stampis la dudekan jarcenton. Ĝi estus bela afero kaj eble en la futuro la ĝenerala interkompreniĝo forigos multajn problemojn. Sed la historia sperto montras, ke la homaj koroj estas pli malbonaj ol ni pensas. La scio de la sama lingvo ne malhelpis sangan militon inter la nordo kaj sudo en Usono, nek brutalecon de la rusa revolucio, nek uzurpo de Ĉinio fare de Maŭ Ze-dong, nek militon en Jugoslavio (serba-kroata lingvo).

Enkonduko de Esperanto altigos interŝanĝon de informoj en la tuta mondo, alportos pli kvalitan klerecon, kreskigos kunlaboron inter la nacioj, altigos efikecon en ĉiuj sferoj de la homa aktivado. Ĉio ĉi povas plibonigi situacion en la mondo kaj redukti nombron kaj gravecon de konfliktoj.

La angla ekregis sciencon, teĥnikon, informadikon, ĉu ne estas malfrue transiri al Esperanto?

Pli ol naŭdek procentoj de kvalitaj sciencaj publicaĵoj nun aperas en la angla. Sen scio de la angla nun ne eblas ekzisti en la scienco. Sed tio ne estas tiom fatala por Esperanto, kiel povas ŝajni.

  • Plejparto de publicaĵoj estas aktuala nur dum mallonga tempo. Ĉar ofte jam dum eldonado de artikolo la informo estas eltempiĝinta, oni publikigas ĉiam pli ofte en la interreto. Tio signifas, ke la malnoviĝinta informo en la angla perdas sian gravecon en daŭro de monatoj aŭ kelkaj jaroj. Transiro al Esperanto perdigus ne multon. Vere gravaj aferoj estus tradukitaj aŭ estus alireblaj nur en la angla.
  • Transiro al nova lingvo procedus ŝtupon post ŝtupo. Publicaĵoj en la angla kaj Esperanto longe aperadus paralele. Kun rapida disvastigo de Esperanto la avantaĝoj de tiu lingvo konvinkus multajn, ke valorus transiri al la lingvo pli rapide ol ni nun supozas. Sed povus okazi ankaŭ la malo en fakoj, kie ankoraŭ necesas prilabori terminojn.
  • Iam la tuta scienco estis alirebla nur en la latino. Kie estas la latino nun? Kaj tamen ne eblas diri, ke forlaso de latino kolapsigis la sciencon. Se oni transiros al Esperanto, la situacio estos simila.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon