E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Solvo ekzistas, sed...

Lernado de esceptoj konsumas naŭdek procentojn - aŭ eĉ pli - de la tempo necesa por bona posedo de ĉiu nacia lingvo. Pro tiu kialo estas ĉiuj naciaj lingvoj kiel komuna komunika rimedo absolute maltaŭgaj. La angla estiĝis el pluraj fontoj, ĝermana, latinida kaj aliaj. Tial ĝi estas handikapita eĉ pluroble ol aliaj eŭropaj naciaj lingvoj. Tial ĝi estas kiel la internacia lingvo la plej malmulte taŭga ...

Kiel oponas la kritikuloj?

Ĉu devas facila lingvo havi limigitajn esprim-kapablojn?

Tio estas erara opinio. Esprim-kapablo ne kreskas kun nombro de esceptoj, sed kun bonkvalito de vortkunmetaj principoj, de la gramatikaj kaj fonetikaj rimedoj. Esperanto estas preciza, preskaŭ matematike preciza lingvo, kiu kun vera simpleco superas aliajn naciajn lingvojn. Ekz. eksterordinaraj estas la tiel nomataj tabel-vortoj (ili estas 45). Ili ebligas tioman precizecon de esprimado, kiun oni ne povas imiti en ajna alia lingvo. Naciaj lingvoj devas uzi priskribojn. Tiun ĉi aserton povas kiu ajn facile verigi.

Kial ĝuste malgranda ŝtato devas doni tiun ĉi impulson?

Grandaj nacioj suferas per, tre milde dirite, per granda nacia fiero. Tiuj nacioj preferos akceptigon de siaj lingvo kaj kulturo, ol ke ili subtenus Esperanton.

Akceptigo de komuna lingvo do estas tipa rolo por malgrandaj nacioj. Tiuj ne havas ajnajn ambiciojn akceptigi sian propran nacian lingvon kaj el Esperanto ili povas profiti plej multe.

Perspektivoj de komuna lingvo estas gigantaj!

Ni vivas en la tempo de informadiko, kie informoj havas la esencan rolon en la vivo de la tuta socio.

En Eŭropo (sed ankaŭ ĉie en la mondo) estas transporto kaj alireblo de informoj tra la interreto pli kaj pli facila. Sed ĉiu lingvo estas mem baraĵo por akcepto de informo, se la informo ne estas en tiu ĉi lingvo. Nur por malgranda fragmento de la loĝantaro estas la disponeblaj informoj en alia lingvo, kaj jam al nur tre tre malgranda procentaĵo de loĝantoj estas alireblaj la interretaj informoj en dua fremda lingvo. Rezulto en tiu ĉi situacio estas, ke por la plej larĝaj tavoloj de la loĝantaro estas fakte la interretaj informoj ne-alireblaj.