E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Kial ĝuste malgranda ŝtato devas doni tiun ĉi impulson?

Grandaj nacioj suferas per, tre milde dirite, per granda nacia fiero. Tiuj nacioj preferos akceptigon de siaj lingvo kaj kulturo, ol ke ili subtenus Esperanton.

Akceptigo de komuna lingvo do estas tipa rolo por malgrandaj nacioj. Tiuj ne havas ajnajn ambiciojn akceptigi sian propran nacian lingvon kaj el Esperanto ili povas profiti plej multe.

Eŭropaj paradoksoj.

EU ne hezitas investi miliardojn de eŭrojn al satelita navigacia sistemo Galileo, kiu devas ebligi al Eŭropanoj senerare atingi kiun ajn lokon en Eŭropo. Sed pri tio, kiamaniere la sama Eŭropano, kiam li atingos la lokon, kiel li do interparolos, kaj ĉu li fakte plenumos la celon de sia vojaĝo - pri tio neniu zorgas nun (se ni forgesos la nerealigeblan koncepton de la eŭropa multlingveco, kiu estis limigita al unu aŭ al du fremdaj lingvoj en nesufiĉa kvalito).

La samon oni povas diri pri la mult-miliardaj investoj al stirata termonuklea reakcio, kiun oni ne povas realigi eĉ en la fora futuro (kaj dume fuĝas la eluzo de la natura termonuklea reakcio sur la Suno, per kies energio ni estas inundataj, kaj kiu estas dum miliardoj de jaroj perfekte reguligata kaj por la homaro tute sekura kaj sen iu ajn radioaktiva forfalaĵo).

Aŭ la investado de duono de la financoj de EU al agrokulturo, pri kies sensenceco jam estas konvinkitaj jam eĉ simplaj homoj.

Ne-investo al facila kaj tre praktika komuna lingvo, kiun Eŭropanoj jam delonge nepre bezonas, eble estos la kaŭzo de la fino de la Eŭropa Unio!

La kompatindulo, la komisaro por la multlingveco!

La lingvan demandon konsideras la EU tiom grava, ke estis por tiu agado komisiita unu nova komisaro.

Ĝuste nun tiun funkcion faras rumano, sinjoro Orbane. Kompreneble, li scias pri Esperanto.

En la priskribo de lia laboro oni skribis pri la celo de lia agado: akceptigo de multlingveco en EU. Kiel do, ĉu tiu ĉi oficisto povus agi en kontraŭdiro kun la taskigo de lia funkcio? Tial li serĉas nur argumentojn, kiel rifuzi Esperanton, kiu povus la problemon solvi.

Por Eŭropanoj estus pli prospere, se ili tian komisaron tute ne havus!


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon