E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Perspektivoj de komuna lingvo estas gigantaj!

Ni vivas en la tempo de informadiko, kie informoj havas la esencan rolon en la vivo de la tuta socio.

En Eŭropo (sed ankaŭ ĉie en la mondo) estas transporto kaj alireblo de informoj tra la interreto pli kaj pli facila. Sed ĉiu lingvo estas mem baraĵo por akcepto de informo, se la informo ne estas en tiu ĉi lingvo. Nur por malgranda fragmento de la loĝantaro estas la disponeblaj informoj en alia lingvo, kaj jam al nur tre tre malgranda procentaĵo de loĝantoj estas alireblaj la interretaj informoj en dua fremda lingvo. Rezulto en tiu ĉi situacio estas, ke por la plej larĝaj tavoloj de la loĝantaro estas fakte la interretaj informoj ne-alireblaj.

Tamen oni parolas pri la intereto kiel pri revolucio en komunikado. Tiu ĉi komunikado tamen estas ankoraŭ tre limigita, se okazas en nekonata lingvo. Vera revolucio, kiu transpaŝus ĉiujn niajn hodiaŭajn imagojn, estus tiam, se la informa fluo en la interreto okazus en la lingvo, kiun ĉiuj homoj komprenus.

Apenaŭ imagebla estus la influo de tia unulingva komunkado al ekonomiko kaj al la tuta vivo, ne nur al la eŭropaj nacioj, sed al la tuta planedo. Eŭropo povus doni al la mondo vere ion gigantan, kaj tiu ĉi la unua pozicio de Eŭropo en la mondo havus tre pozitivan sekvon en la vivo de Eŭropo.

Estas nedisputebla fakto, ke la komunan eŭropan lingvon oni komencus uzi ankaŭ inter ne-eŭropaj nacioj, kiuj tiel ĉi povus eliri fine de sia postevoluinteco kaj de sia mizero kaj malriĉeco.

Tute esenca en la fina efekto estos ankaŭ pli granda kompreno inter nacioj de la tuta mondo, kaj per tio estiĝos la fundamento por daŭraj paco kaj prospero sur la tuta planedo. Kiom da elspezojn oni ŝparus nur en defendo-financoj! Kian influon tio ĉio povus havi al nunaj teroristaj minacoj, kiu elfluas el nesufiĉo de edukiteco?

Interesa estas la citaĵo el la parolo de Reinhard Selten, laŭreato de la Nobel-premio por ekonomiko, kiun li parolis en solena kunveno de la Eŭropa Parlamento la 9-an de majo 2007: „Necesas stimuli ekeston de pli forta eŭropa identeco(...) Grava obstaklo sur la vojo al la eŭropa identeco estas la lingvaj baroj interne de Eŭropo. La lingva problemo bezonas solvon. Superrego de unusola nacia lingvo ne estas la solvo. Estonte estas akceptebla nur neŭtrala solvo. Ni ne havas la rajton avantaĝigi iun ajn nacion. Facile ellernebla artefarita lingvo kiel estas Esperanto, ebligas neŭtralan solvon de la lingva problemo. Oni lernas pluan fremdan lingvon pli facile, ol la unuan. La efikeco de ellerno de dua lingvo estas tiom forta kaj Esperanto estas tiom facila, ke estas avantaĝe unue ellerni Esperanton kaj nur poste pluan fremdan nacian lingvon, ol nur unusolan fremdan lingvon. Tio estas science pruvita afero per lernejaj testoj. Komence povus kelkaj landoj fari kontraktojn pri lerneja instruado de Esperanto. Sekve tiujn kontraktojn oni povas disvastigi al aliaj landoj. La vojon kiel disvastigi kontraktojn ni jam kelkfoje trapasis ekz. dum la Ŝengenaj traktadoj kaj pri la mona unio. Por mi la demando ne plu sonas: „Ĉu estas Esperanto utila? Ĉu ni bezonas ĝin?", sed: „Ĉu ni rajtas rifuzi al niaj infanoj kaj al niaj genepoj la eblecojn, kiujn donas Esperanto?"

(La originan germanan parolon vi povas trovi ĉe: http://www.liberafolio.org/2007/seltendeutsch.)


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon