E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Jarkunveno de E-Lingvo

Estimataj membroj de E-Lingvo,

sabate la 24-an de septembro 2011 je la 10-a horo okazos nia membra jarkunveno en Brno en salono de Civitana Klubo de la urboparto Brno-centro ĉe Hybeš-strato 65a.

Sojasun jogurtoj en Esperanto

La profesia ekspoziciego SIAL okazis apud Parizo inter 17a kaj la 21a de oktobro 2010. Inter ties pli ol kvinmil Jogurtoj Sojasunbudoj, unu el la grandaj estis tiu de Triballat. Sur tiu ĉi, kune kun diversaj produktoj kaj novaĵoj, videblis pakaĵo de la jogurtoj Sojasun tute en Esperanto! Ĝi estis prototipo tie prezentata estante kandidato por novigpremio. Esperantigis ĝin la kompanio LinguaForce en Rennes.

En artikolo de la septembra numero (28) de la profesia revuo CFIA, Olivier Clanchin, estro de Triballat, klarigas sian intereson por Esperanto.

Premiero de la nova opero

La 15an de septembro estis en la svisa urbo Brig premiero de la nova opero
THREE.

Kial ni ne parolas unu kun la alia?

Pro historiaj kialoj ni havas en Eŭropo tri dekojn da lingvoj kaj multajn pluajn dialektojn. Neniu kapablas lerni tiom da lingvoj kaj ellerno de unu nacia idiomo (ekz. la angla, hispana, germana, franca ktp.) estas tiom malfacila, tempe kaj finance raba, ke plejparto de homoj neniam ellernos ĝin. Kaj se iomete jes, post nelonge oni ĝin forgesas, kaj en okazo de bezono la scio estas nesufiĉa. Plie, la hazardo ofte kvazaŭ malice renkontigas vin kun persono, kiu la de vi lernitan fremdlingvon ne scias.

Prezidento asertas: „EŬROPECO ESTAS ESPERANTO“.

En dialogo por Lidové noviny (Popola gazeto, 19/6/08)sinjoro prezidento tre klare kunigis eŭropecon kun Esperanto. Neniu ĉeĥa politikisto ĝis nun esprimis ĉi tiun principan rilaton tiel klare kaj nur per du vortoj! Ĉiu nacio en EU parolas per propra nacia lingvo, sed neniu nacia lingvo (kaj do nek la angla) pro multe da kaŭzoj ne estas konvena por komunikado inter eŭropanoj. Eŭropanoj devas interkompreniĝi per facila nenacia lingvo - Eŭrolingvo.