E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Kial ni ne parolas unu kun la alia?

Pro historiaj kialoj ni havas en Eŭropo tri dekojn da lingvoj kaj multajn pluajn dialektojn. Neniu kapablas lerni tiom da lingvoj kaj ellerno de unu nacia idiomo (ekz. la angla, hispana, germana, franca ktp.) estas tiom malfacila, tempe kaj finance raba, ke plejparto de homoj neniam ellernos ĝin. Kaj se iomete jes, post nelonge oni ĝin forgesas, kaj en okazo de bezono la scio estas nesufiĉa. Plie, la hazardo ofte kvazaŭ malice renkontigas vin kun persono, kiu la de vi lernitan fremdlingvon ne scias.

Prefere do ne veturi eksterlanden kaj se neceso devigas vin, vi povas komuniki per la simia gestlingvo. Sed tio estas humiliga, ne sufiĉa, limiganta la komunikadon je netolereble ridinda minimumo de „turisma lambastono" ... La lingvoj estas malfacile posedeblaj, ĉar ili estas tre malregulaj (la angla plej multe el ĉiuj) kaj portas spurojn de historiaj „balastoj" kaj esceptoj.

Ĉio principe ŝanĝiĝus, se estus enkondukita unu facila, komuna, regula, sennacia lingvo. La reguleco, fonetikeco kaj logika deriveblo reduktas la tempon necesan por lernado ĝis dekono. Tiukaze la plejparto de eŭropaj loĝantoj (kaj poste en la tuta mondo) kapablus lerni. Neniu nacio estus privilegia. Avantaĝon havus ĉiuj.

Ĉu vi scias imagi EU, kie oni komprenos vin kaj kie vi ne bezonos bestlingvon? Tio ŝanĝus multajn aferojn en bona direkto, kaj enlande, kaj en la tuta mondo. Ĉu vi ne opinias same? Postulu de viaj politikistoj, ke ili finfine faru por vi ion utilan!!!. Aliĝu al ni kaj helpu aferon bonan por ĉiuj.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon