E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Bremso en komunikado

Pro la multlingveco efika interreto estas nerealigebla.

Enkonduko de interreto faris veran ekonomian prosperon praktike en ĉiuj sferoj de homa agado. Tiu ĉi nova maniero de komunikado rapidigis fluon de infomoj multoble, kaj tio ebligis multajn novajn aktivecojn, kaj esence efektivigis tiuj tradiciajn. La interreto ne estas fakte io alia, ol reto de virtualaj drataj konduktiloj, en kiuj fluas informoj de ĉiuj specoj. La plimulto de ĉiuj informoj estas en la angla. Ĝi estas do je dispono, sed nur por tiuj kiuj la anglan regas. Kaj ĉar la informfluo estas grandega, devas esti la scio de la angla lingvo tre bona, alie da tiuj informoj multe ne trafluus. Rapideco de perceptado kaj komprenado en la angla devas esti tre alta, konsidere ke necesas elekti nur informojn valorajn, sen balasto.

Sed naŭdek procentoj de la loĝantaro tian ĉi kapablon ne havas, tial do la informojn fakte ne povas uzi. Rilate al la malfacileco de la angla oni ne povas reale atendi, ke bonan lingvoscion de la angla atingos pli ol malgranda tavolo de loĝantaro en ĉiu nacio.


Sed la situacio radikale ŝanĝiĝus, se anstataŭ la angla estus uzata nova komuna lingvo, kiu ne havus la problemojn de la angla, kaj estus facile lernebla fare de plimulto de loĝantaro de Eŭropo.
Per tio estus atingita kvaliteca salto, ankoraŭ pli granda ol estis la enkonduko de la interreto mem.
La rezultoj gigante kaj ĉiuaspekte influus ne nur Eŭropan Union, sed la tutan planedon, kaj per tio ankaŭ pluan evoluon de la homaro. (Oni povas atendi, ke al la pli bona fututo.)

Pro la multlingveco enkonduko de informa socio estas neebla.


La tendenco de la evoluo gvidas nehaltigeble al „informa socio". La fluo de informoj pli kaj pli influos nian vivon kaj do nepre la ekonomikon. Se ekzistas tri dekoj de naciaj lingvoj, sen facila komunika lingvo, estas transdonado de informoj unusignife neeble.


Enkonduko de la interreto komencis la revolucion, kiu tute esence ŝanĝis nian vivon. Ĝi proponas multajn pluajn eblecojn ankaŭ en estonto. La fakto restas, ke nur ĉirkaŭ 10% de loĝantoj kapablas tiujn ĉi informojn uzi, ĉar plimulto da ili estas en la angla. Ŝanĝego okazus, se plimulto da informoj estus en la komuna lingvo kaj alirebla por 90% de la uzantoj. La revolucio, kiu poste aperus, havus grandegan influon je evoluo de ne nur Eŭropo, sed ankaŭ de la tuta mondo.

Grandaj elspezoj de firmaoj

Grandaj elspezoj de firmaoj ĉe merkatado kaj propagando de produktoj.


Kiel konate, la merkatikaj kostoj estas ofte pli altaj ol la kostoj produktadaj. Merkatado postulas akiradon kaj transdonadon de informoj en granda skalo. Temas pri tre intensa komunikado. Enkadre de EU ekzistas tia informo devige en multaj lingvoj samtempe, ĉar la merkatoj troviĝas en landoj kun diversaj lingvoj.


Starigi la vere elspezitajn kostojn estas tre malfacile. Ekz. en la farmacia industrio la elspezoj por enkonduki unu novan medikamenton estas proksimume dekoblo de kostoj por esploro kaj evoluigo. En aliaj fakoj ĝi eble estos malpli granda sumo.


Se ni taksos la lingvajn kostojn de merkatado je 10% el MEP de la tuta EU, ni ricevos sumon de 1.2 trilionoj € (1200 miliardoj €) jare! Ti respondus al 2 000 € je kapo kaj jaro por ĉiu eŭropano!

La grandaj kostoj de dokumentaro pro produktaro malaltigas la konkurencokapablon de eŭropaj firmaoj.

Laŭ direktivoj de EU necesas liveri al ĉiu aparato instrukciojn en la lingvo de la celata lando.
Tio kaŭzas, ke malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj praktike ne povas entrepreni en certaj fakoj.
Ekz. malgranda firmao produktas 20 diversajn laboratoriajn aparatojn. Instruikcioj por uzado estas averaĝe 20-paĝa kajero. Sume 400 paĝoj. Traduko al 23 eŭropaj lingvoj konsistas el 9200 paĝoj. Traduko kostas minimume 1000 kronojn por paĝo (40 €). Do por kovri la tutan eŭropan merkaton necesus 9,2 milionoj da kronoj (368 000 €).


Evidente tia ŝarĝo estus por malgranda firmao likvida kaj por mezgranda - vojo al perdoj. Usona firmao en ĉiuj kvindek ŝtatoj de Usono ne havas tiun ĉi problemon kaj la instrukcioj ĝin ŝarĝos 23-oble malpli ol firmaon eŭropan. Simile facilan situacion havas firmaoj en grandaj enlandaj merkatoj de Japanio aŭ Rusio.


Necesas aldoni propagandajn afiŝojn kaj fremdlingvan korespondadon.
Eŭropa firmao similas al punito, kiu trenas ne unu, sed 23 katengloboj. La moviĝo antaŭen estas malfacila.


Ĉu la enkonduko de komuna lingvo estas malavantaĝa por la anglosaksaj landoj?

Ĝi povas ŝajni paradoska, sed ne estas. Estas ja avantaĝo komuniki kun naŭdek procentoj da potencialaj klientoj anstataŭ nur kun la dek procentoj!


Pli ol naŭdek procentoj de ĉuj informoj en la reto estas anglalingvaj. Tio signifas, ke ĉi tiujn informojn liveras sole homoj, organizoj kaj ŝtatoj, kiuj la anglan posedas. Sed tio estas maksimume 10% de la monda populacio.


Sekve la informoj en la angla estas por 90% da teranoj ne alireblaj. Aliflanke por la parolantoj de la angla estas informoj de la 90% da homaro same ne alireblaj. Por la tuta homaro ĝi estas granda domaĝo, ĉar ankaŭ la neparolantoj de la angla estas kapablaj, kleraj, inteligentaj kaj saĝaj ... Ke la komerco suferas ne necesas aldoni.


Se oni enkondukus amase la facilan komunan lingvon Esperanto ĉiuj informoj fariĝos alireblaj por ĉiuj, do ankaŭ por la parolantoj de la angla.

Instruado de fremda lingvo kostas eŭropanojn multe da mono kaj tempo

Deviga instruado de fremda lingvo:

Ĉiuj eŭropaj ŝtatoj (escepte de Granda Britio kaj Irlando) intense subtenas instruadon de unu aŭ pluraj fremdaj lingvoj en la baza kaj progresa ŝtupoj de instruado. Averaĝe oni investas ĉirkaŭ 10-15 % de la tuta lerneja frekventado por fremdlingva instruado. Al tio respondas ankaŭ kostoj liberigitaj de la ŝtatoj por ĉi tiu celo enkadre de ĝenerala klerigado. La ĉeĥaj lernantoj tiel forkonsumas dum lerneja frekventado ĉirkaŭ 550 lecionojn por instrudo de la angla aŭ alia fremda lingvo (germana, franca, hispana). Tio respondas al 11% de la suma nombro de instruhoroj.

Tradukado ne estas solvo

Tradukado estas multekosta kaj temporaba.

La oficoj de EU en Bruselo bezonas 4000 tradukistojn kaj interpretistojn. Tio kostas ĉirkaŭ 1,2 miliardoj de € jare. Sed tiu sumo estas evidente subtaksita. Paradokse - pro siaj sekvoj - la plej multekosta povas esti netraduko de gravaj informoj, kio pro komplikaĵioj, tempomanko kaj kosto de tradukado certe okazas.

Fatala neuzo de ŝanco?

Ĉu la kvanto de lingvoj neniigos la historian ŝancon de Eŭropo?

La duonjarcento investita en unuigadon de eŭropaj nacioj alportis unikan situacion. Eŭropo kun sia duomiliardo da homoj fariĝis giganta potencialo.