E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Grandaj elspezoj de firmaoj

Grandaj elspezoj de firmaoj ĉe merkatado kaj propagando de produktoj.


Kiel konate, la merkatikaj kostoj estas ofte pli altaj ol la kostoj produktadaj. Merkatado postulas akiradon kaj transdonadon de informoj en granda skalo. Temas pri tre intensa komunikado. Enkadre de EU ekzistas tia informo devige en multaj lingvoj samtempe, ĉar la merkatoj troviĝas en landoj kun diversaj lingvoj.


Starigi la vere elspezitajn kostojn estas tre malfacile. Ekz. en la farmacia industrio la elspezoj por enkonduki unu novan medikamenton estas proksimume dekoblo de kostoj por esploro kaj evoluigo. En aliaj fakoj ĝi eble estos malpli granda sumo.


Se ni taksos la lingvajn kostojn de merkatado je 10% el MEP de la tuta EU, ni ricevos sumon de 1.2 trilionoj € (1200 miliardoj €) jare! Ti respondus al 2 000 € je kapo kaj jaro por ĉiu eŭropano!

La grandaj kostoj de dokumentaro pro produktaro malaltigas la konkurencokapablon de eŭropaj firmaoj.

Laŭ direktivoj de EU necesas liveri al ĉiu aparato instrukciojn en la lingvo de la celata lando.
Tio kaŭzas, ke malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj praktike ne povas entrepreni en certaj fakoj.
Ekz. malgranda firmao produktas 20 diversajn laboratoriajn aparatojn. Instruikcioj por uzado estas averaĝe 20-paĝa kajero. Sume 400 paĝoj. Traduko al 23 eŭropaj lingvoj konsistas el 9200 paĝoj. Traduko kostas minimume 1000 kronojn por paĝo (40 €). Do por kovri la tutan eŭropan merkaton necesus 9,2 milionoj da kronoj (368 000 €).


Evidente tia ŝarĝo estus por malgranda firmao likvida kaj por mezgranda - vojo al perdoj. Usona firmao en ĉiuj kvindek ŝtatoj de Usono ne havas tiun ĉi problemon kaj la instrukcioj ĝin ŝarĝos 23-oble malpli ol firmaon eŭropan. Simile facilan situacion havas firmaoj en grandaj enlandaj merkatoj de Japanio aŭ Rusio.


Necesas aldoni propagandajn afiŝojn kaj fremdlingvan korespondadon.
Eŭropa firmao similas al punito, kiu trenas ne unu, sed 23 katengloboj. La moviĝo antaŭen estas malfacila.


Ĉu la enkonduko de komuna lingvo estas malavantaĝa por la anglosaksaj landoj?

Ĝi povas ŝajni paradoska, sed ne estas. Estas ja avantaĝo komuniki kun naŭdek procentoj da potencialaj klientoj anstataŭ nur kun la dek procentoj!


Pli ol naŭdek procentoj de ĉuj informoj en la reto estas anglalingvaj. Tio signifas, ke ĉi tiujn informojn liveras sole homoj, organizoj kaj ŝtatoj, kiuj la anglan posedas. Sed tio estas maksimume 10% de la monda populacio.


Sekve la informoj en la angla estas por 90% da teranoj ne alireblaj. Aliflanke por la parolantoj de la angla estas informoj de la 90% da homaro same ne alireblaj. Por la tuta homaro ĝi estas granda domaĝo, ĉar ankaŭ la neparolantoj de la angla estas kapablaj, kleraj, inteligentaj kaj saĝaj ... Ke la komerco suferas ne necesas aldoni.


Se oni enkondukus amase la facilan komunan lingvon Esperanto ĉiuj informoj fariĝos alireblaj por ĉiuj, do ankaŭ por la parolantoj de la angla.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon