E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Instruado de fremda lingvo kostas eŭropanojn multe da mono kaj tempo

Deviga instruado de fremda lingvo:

Ĉiuj eŭropaj ŝtatoj (escepte de Granda Britio kaj Irlando) intense subtenas instruadon de unu aŭ pluraj fremdaj lingvoj en la baza kaj progresa ŝtupoj de instruado. Averaĝe oni investas ĉirkaŭ 10-15 % de la tuta lerneja frekventado por fremdlingva instruado. Al tio respondas ankaŭ kostoj liberigitaj de la ŝtatoj por ĉi tiu celo enkadre de ĝenerala klerigado. La ĉeĥaj lernantoj tiel forkonsumas dum lerneja frekventado ĉirkaŭ 550 lecionojn por instrudo de la angla aŭ alia fremda lingvo (germana, franca, hispana). Tio respondas al 11% de la suma nombro de instruhoroj.

Diven-takse ĝi respondas al proksimume 10 miliardoj da kronoj en la jaro 2008.

Pluaj kostoj estas ligitaj kun studado kaj edukado de lingvo-instruistoj, kiuj ĝenerale bezonas universitatan kleriĝon. Por la tuta EU la investoj estas altaj, kompareblaj kun kostoj de tradukoj por institucioj de EU.

Propravola instruado de fremda lingvo:

Apud la deviga lernado multaj homoj lernas lingvojn en privataj lingvolernejoj. En Ĉeĥio kun 10 milionoj da loĝantoj la interreto indikas 943 lingvolernejojn, kiuj proponas 3196 lingvokursojn.

Ne eblas supozi, ke ĉiuj lingvolernejoj troviĝas en tiu ĉi datumbazo, do la reala kvanto estos ankoraŭ pli granda. Malpreciza pritakso - laŭ nombro de instruhoroj kun averaĝa prezo 100 kronoj (4€) por unu instruhoro - donas elspezojn de ĉirkaŭ 1 miliardo da kronoj jare. Rekalkulante la kostojn por la tuta EU ni ricevas sumon de 50 miliardoj € jare. Ĉar la prezo de instruhoro estas en najbaraj ŝtatoj pli alta, la vera sumo estos verŝajne ankoraŭ pli granda.

Kursoj financataj de dungantoj:

Multaj firmaoj financas lingvokursojn por siaj dungitoj. Ili prizorgas tiamaniere pli altan efikecon de laboro de la dungitoj. Kiom kostas tiaj kursoj, estas malfacile diveni. Ĉi tie temas ne nur pri la prezo de la instruado mem, sed ankaŭ pri perditaj laborhoroj, neuzitaj por la aktiva laboro.

Malalta efiko de elspezitaj kostoj:

Oni supozas, ke sesjara infano estas laŭvorte trempita en la gepatra lingvo post 13 000 horoj. Patrino, patro kaj la tuta familio, amikoj, infanĝardeno kaj la ĉirkaŭaĵo certigas praktikan ekzercadon kaj tujan korektadon de eraroj. Ĉio okazas en tia intenseco, al kiu neniu kurso kapablas proksimiĝi.

Ĉiutaga uzado de la gepatra lingvo malhelpas forgesadon kaj certigas transiron el pasiva uzado al la aktiva. Malgraŭ tio la infano ne scias legi, skribi, tiom malpli lerni laŭ tekstoj. Utilan scion de fremda lingvo eblas akiri proksimume post 2000 horoj da studado. Eĉ poste la scio estas malproksima al la kvalito komparebla kun la gepatra lingvo. Ĉe kutimaj 2 lecionoj semajne necesus kurso daŭranta 25 jarojn.

Perfekta posedo de fremda lingvo respondas al universistata studado.

Abiturienta scio de fremda lingvo estas, kiel konate, ne tre kvalita. Tial la lingvoj ĉiam estas studataj ĉe universitatoj. Se oni komparas la tempon de prelegoj kun la tempo necesa por perfekta posedo de lingvo, respondas la klopodo al trairo de ĉiuj universitataj studjaroj. Altnivela lingvoscio (kaj tamen ne samkvalita kiel la patralingva) estas ordinare studata ĉe filologiaj fakultatoj. Kreskas la elspezitaj kostoj, flanke de la ŝtato same kiel flanke de la studento.

Teni la aktivan lingvoscion bezonas tutvivan uzadon kaj ekzercadon. En mala kazo la aktiva scio transiras al la pasiva kaj malaperas preteco tuj reagi kaj riĉeco de la vortprovizo. Por teni plurajn lingvojn necesas la klopodon multobligi.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon