E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Tradukado ne estas solvo

Tradukado estas multekosta kaj temporaba.

La oficoj de EU en Bruselo bezonas 4000 tradukistojn kaj interpretistojn. Tio kostas ĉirkaŭ 1,2 miliardoj de € jare. Sed tiu sumo estas evidente subtaksita. Paradokse - pro siaj sekvoj - la plej multekosta povas esti netraduko de gravaj informoj, kio pro komplikaĵioj, tempomanko kaj kosto de tradukado certe okazas.

Tradukado ne eblas ĉiam kaj ĉie!

Persona homa kontakto ĉiam estis kaj estos en certaj kazoj nesubstituebla.

Ekzemple kunlaboro de du firmaoj, se ĝi estu efika, postulas krei klimaton de reciproka fido inter la posedantoj aŭ gvidantoj de la du firmaoj. Tia rilato ne estiĝas ĉirkaŭ la tablo de traktado. La intimiĝo okazas kutime dum firmaaj vespermanĝoj aŭ bankedoj, kie ĉe manĝado kaj trinkado oni babilas pri nefakaj aferoj kaj la reprezentanoj de ambaŭ flankoj iom-post-iome amikiĝas. Nur poste, surbaze de akiro de persona ekkono kaj akiro de reciproka fido, oni multe pli facile traktas pri komercaj aferoj. Tiuj ĉi spertoj, kvankam nekonataj al la publiko, estas tute esencaj.

Imagu, ke tia kontakto pro la lingva nescio devus realiĝi pere de interpretisto. La atendata pozitiva rezulto estus absurda kaj kompreneble fiaskas.

Rezulto estas nefikso de kunlaboro, perdo de negoco, nerealigo de novaj projektoj.

Tion senpere rilatas nealtigo de enspezoj, nealtigo de profito, nekreo de novaj laborlokoj, ne enkonduko de novaj produktoj aŭ teĥnologioj. La sekvojn de nesukcesaj traktadoj neniu kalkulos. Neniu el la traktantaj flankoj havas intereson nek eblon pritaksi tion, kio ne ekzistas.

Sed ke gravaj projektoj ne realĝas pro nescio aŭ nesufiĉa scio de lingvo, estas ekster ĉia dubo. La konkurencokapablo de la eŭropa ekonomio kompreneble tre suferas pro tio. Ankoraŭ pli malbona situacio estas ĉe internaciaj politikaj traktadoj. La historio montras multajn ekzemplojn de sensukcesaj traktadoj kaj de gravaj sekvoj, kiuj ĉe tio rezultiĝis.

Ŝtata traktanto sen perfekta lingva scio traktas malpli avantaĝajn kondiĉojn

Kiu prijuĝos, kiom da ŝanĉoj estis vanigitaj ĉe traktado de nesufiĉe lingve kompetentaj traktantoj? Estas konate, ke nesufiĉa lingva scio malaltigas la kapablon kvalite trakti kaj konvinki la kontraŭan flankon pri propra profito. Tia traktanto kompreneble hontas pro sia nesufiĉa lingva esprimado, tial li volonte kapjesas por kondiĉoj ne optimumaj.

La nacio pri tio kompreneble nenion ekscios kaj la pritraktitaj kondiĉoj estas prezentataj kiel la maksimume atingeblaj. Kiom da neavantaĝaj kontraktoj Ĉeĥio jam subskribis pro ĉi tiu kialo?
Kaj kiajn sumojn perdas la civitanoj ĉiutage pro tio? Antaŭ la foriro de eŭrokomisaro V. Špidla al Bruselo lia edzino deklaris: „Vladimir la anglan ellernos dum kvin monatoj!" Tio nur pruvas, ke eĉ inter altaj sociaj tavoloj oni absolute ne komprenas la lingvan problemon.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon