E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Historio de homaro dediĉis al ni en Eǔropo tri dekojn da lingvoj kaj pli da dialektoj. Neniu kapablas proprigi al si tiom da lingvoj. Lernado de unu nacia lingvo (ekzemple la angla, hispana, germana, franca...) estas tiel malfacila pro tempo kaj pro mono, ke multaj homoj neniam sukcesas ellerni ĝin sufiĉe. Plu, malfeliĉe okazadas, ke vi ne ĉiam trovas homon kun via ellernita fremda lingvo.

Do nura helpo estas interparolo sur nivelo de simio. Tio estas vere humiliga kaj nesufiĉa kaj limigas komunikadon al ridinda minimumon de „turista piedbastono".

Ne estas facile fremdan lingvon proprigi, ĉar ili estas tre malregulaj (la angla la plej multe) kaj enhavas spurojn de historiaj sedimentoj kun montoj de esceptoj.

Oni povas ĉion ŝanĝi, se oni akceptus unu facilan, komunan, regulan, nenacian lingvon. Reguleco, fonetikeco, kaj logika dedukteco de vortoj malmultigos tempon por proprigo de lingvo al dekono. Neniu nacio ĝuus avantaĝon, ĉiuj ĝuus avantaĝon!

Ĉu vi povas imagi Eǔropan Union, en kiu ĉiu komprenas vin kaj vi ne bezonus plu uzi lingvon de simio?

Tio ŝanĝus multajn aferojn al bonstato hejme kaj en mondo. Ĉu vi opinias same?

Petu politikistoj, ke ili por vi finfine ion utilan faru! Aliĝu al ni kaj helpu por bona afero por ĉiuj!


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon