E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Helpu ankaŭ vi!

Helpu al vi mem - helpu sukcesigi komunan komunikan rimedon por la bono de ĉiuj

E-Lingvo estas societo de civitanoj, kiuj komprenas neceson solvi la lingvan babilonon en EU kiel vojon por transvivi kaj por konservi la vivnivelon en Eŭropo en la nuntempa tre konkurenca mondo.

Sur ĉi tiuj paĝoj vi trovos kvanton da argumentoj, kiuj konvinkos vin, ke niaj konceptoj estas ĝustaj kaj ke necesas sukcesigi ilin. Vi povas helpi, se vi fariĝos membroj de E-lingvo aŭ vi povas helpi ankaŭ alimaniere laŭ viaj ebloj, ekzemple per utiligo de viaj influoj kaj kontaktoj. Financa helpo estas certe utila, sed ne estas ĉiam la plej grava. Ni volas amase informi la vastajn tavolojn de la kuncivitanoj, por atingi necesajn politikajn decidojn. La civitanoj kiel balotantoj posedas tiun potencon, sed pri la eblo enkonduki Esperanton (eŭrolingvon) kiel komunan lingvon kaj pri la koncernaj avantaĝoj ili scias nenion!

Disvastigu tiujn ĉi informojn en via ĉirkaŭaĵo, vi faros bonan laboron pro vi mem, por viaj proksimuloj kaj por la komuna estonto.

Ni kalkulas kun subteno de kleraj, saĝaj homoj kaj de tiuj, kiuj havas intereson pri sia propra estonto

E-Lingvo serĉos same materialan kiel personan subtenon de ĉiuj membroj kaj simpatiantoj inter privataj kaj juraj personoj kaj institucioj kiel sposoroj. Informoj kaj propagando devas havi superkritan valoron (kiu simile kiel ĉe lavango puŝos per eta impulso grandajn mason en moviĝon).

Ni kalkulas ankaŭ kun via subteno.

Eŭropanoj devas facile interkompreniĝi!

Vi povas helpi, se vi fariĝos membroj de E-Lingvo, sed vi povas helpi ankaŭ alimaniere laŭ viaj ebloj, eble per utiligo de viaj propraj influoj kaj kontaktoj. La societo E-Lingvo ne serĉas primare financan helpon. Multe pli utila kaj tute ne anstataŭigebla estas aktiveco de informitaj civitanoj en ilia medio, en la laboro, en pli vasta familio, ĉe sportado, inter amikoj, konatoj k.s. Ju pli multajn homojn vi konvinkos, ke Eŭropanoj bezonas facile interkompreniĝi, des pli granda estos ŝanco de komuna sukceso.

Se vi volas subteni nin finance, vi fortigos kapaciton de nia organizo kaj ebligos ankoraŭ pli efikajn informojn enlande kaj eksterlande. (Kvankam multaj simpatiantoj helpas nin sindone kaj senpage, tamen kelkajn aktivecojn ni devas financi). Sed la mono ne estas la plej grava afereo. Disvastigu ĉi tiujn informojn en via ĉirkaŭaĵo, vi faros bonan laboron por vi mem, por viaj proksimuloj por nia pli nona komuna estonto!

Sciigu nin pri viaj sukcesoj!


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon