E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Ĉu lerni pli multajn lingvojn?

Amase ekregi du aŭ pli multajn naciajn lingvojn en unu nacio - tio ne eblas!

Tion tute klare konfirmas spertoj el landoj, kie pro historiaj kaŭzoj oni parolas en pluraj naciaj lingvoj, kiel tio okazas ekzemple en Svisio. Nur malplimulto ellernas duan nacian lingvon je bona nivelo.

Eĉ se troviĝas unuopuloj, kiuj ekregas eĉ plurajn lingvojn je sufiĉe bona nivelo, ne eblas atendi, ke tiujn lingvojn ellernos ankaŭ la resto de la nacio. Ekrego de fremda lingvo postulas klopodon respondantan al universitata edukiĝo kaj en la ĉeĥa socio kapablas finstudi universitaton nur 14% de la loĝantaro. La ceteraj por tio aŭ ne havas la bezonatan talenton, aŭ ne havas la emon studi universitaton. La studado de fremda lingvo ankaŭ estas tre elspeza afero, kio temas pri tempo kaj pri financoj. La ŝparita tempo povas esti dediĉita al plialtigo de fakeco, aŭ por akiro de pli bonaj praktikaj fakaj spertoj.

Kial oni ne serĉu alian solvon, se jam multaj Eŭropanoj la anglan scias?

Jes, eŭropaj informaj fontoj asertas, ke plimulto de Eŭropanoj jam kapablas interkompreniĝi en la angla. Sed sufiĉas havi iom da propra sperto, kaj evidentiĝas, ke oni troigas, se oni substrekas la bonan lingvoscian nivelon de la angla en Eŭropo. Temas pri la scioj de la tipo „manĝi kaj trinki", aŭ pri la tiel nomata „turista lambastono". La reala situacio estas multe pli trista. Dum statistikaj esploroj kutime ĉiuj respondas, ke li/ŝi la anglan scias (kapablas uzi), eĉ se li/ŝi eĉ ne komprenas la amplekson, kiel multe la vera ellerno de la angla lingvo estas tropostulema.

Sed se la porstatistika demando estas formulita pri sukcese farita lingva ekzameno, tiam la entuziasmo malaperas, kaj la statistikaj rezultoj falas al la fundo (proksime al nulo). Plie ne eblas tute atendi, ke la anglan povus bone ellerni ĉiuj tavoloj de la loĝantaro de EU. Per la komuna, neŭtrala, facila komunika lingvo ni serĉas alireblan tut-arean solvon por ĉiuj Eŭropanoj, kaj ne nur por tre malvasta privilegiita tavolo de studentoj aŭ de akademianoj, kiuj jam hodiaŭ kiel-tiel kapablas per unu aŭ pli da lingvoj interkompreniĝi.

Ĉu la homoj batalantaj por la facila komuna lingvo en EU estas malamikoj de la angla lingvo?

Certe ne! Multaj el ili estas homoj alte kulturaj kaj scias ofte pli multajn fremdajn naciajn lingvoj. Tial ili tre bone scias pri la lingva problemaro. Tiuj ĉi homoj vidas klare, ke EU nepre bezonas komuniki kaj ke la naciaj lingvoj postulas tioman penon, ke ne eblas atendi, ke larĝaj tavoloj de la loĝantaro de Eŭropo kapablus ellerni ilin.

Bona scio de lingvo postulas milojn de stud-horoj, antaŭ ol oni atingos sufiĉan scion ekzemple de la angla. Eĉ post tia pena studado tiuj homoj ne kapablas observi ekz. filmon en origina lingvo, eĉ ne komprenas pli komplikajn tekstojn, neparolante jam pri skribado de devigaj dokumentoj.
Komunikado nur interne de la dek talentitaj procentoj de la loĝantaro lasus la reston de la loĝantaro kiel duarangajn civitanojn, sen eblo esprimiĝi, nur en la naskiĝ-lingvo.
Per tio oni perdus la eblecon de kunlaboro kaj de sinergio nepre bezonataj por pozitiva kunlaboro de ĉiuj civitanoj de Eŭropo.

Nacioj batalas por sia lingvo tre obstine.

La „tempo de la mallumo" en la ĉeĥa historio montras, ke la nacio kapablas kontraŭstari al perforta germanigado dum tri cent jaroj. Nek post la tri cent jaroj de sistema germanigado de la ĉxeĥa loĝantaro la Habsgurgoj ne sukcesis germanigi pli ol dudek procentojn de la loĝantaro. Kaj tio estis ĉefe superuloj kaj oficistoj. Proksimume 80 % de la eksterurba loĝantaro ne forlasis la ĉeĥan lingvon. Estas vero, ke la lingva evoluo estis tiom malrapidigita, ke la devis ripari la ĉeĥan lingvon sufiĉe longe. Sed la ĉeĥa fine ekstariĝis sur siaj propraj kruroj. Simile tio estos kun la ceteraj nacioj en Eŭropo, se ili aspiras/sopiras/strebas pri si mem

Simile oni ne sukcesis difekti nerusajn naciojn en iama Sovetunio. Ankaŭ angligado de Hindio dum longaj jaroj ne estis por la britoj sukcesa afero.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon