E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

La eŭropa ne povas esti iu ajn nacia lingvo!

Eŭropo povas identiĝi kun neniu nacia lingvo!

Ĉar nacia lingvo identigas la nacion, ne estas tute penseble, ke ĉiuj eŭropaj nacioj identiĝus kun iu nacia lingvo. Tio neniam okazis, kaj neniam okazos. Lingvo estas simple esprimo de specifa pensado de ĉiu nacio. Al tio respondas ankaŭ sintakso de frazoj kaj multaj aliaj realaĵoj. Nacioj simple ne permesos anstataŭon de la propra lingvo per iu fremda lingvo.

Eŭropa komunika lingvo devas esti facila kaj devas havi eŭropajn vort-radikojn!

Ĉar la naciaj lingvoj enhavas tiom da malfacilaĵoj, devas esti la komuna lingvo tiom facila kaj regula, ke ĝin kapablu ekregi plimulto de la loĝantaro.

Tia lingvo devas esti starigita sur la bazoj de la eŭropa civilizo, el kiu la nacioj historie evoluis. Per tio ĉi estus metita fundamento por la tuteŭropa eblo de identiĝo por ĉiuj eŭropaj nacioj. Tia lingvo estus nacie neŭtrala kaj akceptebla por ĉiuj.

Ĝuste sur tiaj ĉi fundamentoj estas bazita Esperanto.

Eŭropo bezonas novan solvon de la lingvaj problemoj!

En Eŭropo ni ne havas tiajn komunikaj eblecojn kiajn oni havas ekzemple en Usono, kie la komunika lingvo inter la ŝtatoj estas samtempe la lingvo denaska. Usono tie havas sian avantaĝon, kaj tio rezultas tute certe en pozitivan influon je ilia ekonomia efikeco. (Plimulto de usonanoj neniun alian fremdan lingvon eĉ ne scias, aŭ se - tiam sur tre malalta nivelo. Britoj kiel unusolaj en Eŭropa Unio eĉ ne konas devigan instruadon de iu ajn fremda lingvo.)

La EU estas organizo de sendependaj ŝtatoj, kiuj havas siajn naciajn lingvojn. La naciaj lingvoj portas iliajn naciajn unikecon kaj kulturon. Tiujn ĉi lingvojn oni ne povas demeti kiel uzitan mantelon kaj alpreni lingvon alian. Se tio tamen okazus, kiel nacio ili malaperus.
Eŭropo devas nepre serĉi aliajn, novajn, efikaj solvojn.

Eŭropa nov-enkonduko: facila komunikado per unu komuna lingvo, dum la naciaj lingvoj restos netuŝitaj.

Per la enkonduko de la neŭtrala lingvo Esperanto estos en la EU efike solvitaj la lingvaj problemoj de Eŭropo. Samtempe okazos masiva alirigo de ĉiuj specoj de informoj por vastaj amasoj de la loĝantaro, kio en kazo de alia nacia lingvo ne estus eble. Elspezoj por la enkonduko de Esperanto estos kelkoble malpli altaj, ol ĉe la modelo de la multlingveco propagata fare de Bruselo hodiaŭ. Kompare al la koncepto de multlingveco estas la enkonduko de Esperanto tute realigebla.

Ne estas duboj, ke en kazo, kiam Esperanto estos akceptita kiel la eŭropa komunika lingvo, Esperanto fariĝos la lingvo tutmonda. Tio garantius al Eŭropo neniam atingitan aliron al novaj merkatoj kaj al aliaj kulturoj. La helpo al subevoluintaj landoj ricevos novan dimension.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon