E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Kion vi havas kontraŭ la angla?

Malfacile legi, malfacile skribi...

La angla estas la linvo plej malmulte fonetika el ĉiuj eŭropaj lingvoj. La vortoj estas alimaniere prononcataj kaj alimaniere skribataj. Ekzemple -oo- estas prononcata unufoje kiel a, alifoje kiel u, kaj ankoraŭ alifoje kiel o (angle: blood, pool, floor - prononcu: [blad], [puul], [floor]). Kaj la situacio povas esti ankoraŭ pli malbona. Oni povas trovi kazojn, kie ekzistas eĉ sep diversaj similaj prononc-manieroj, aŭ skrib-formoj. Tio kompreneble gvidas al signifaj komplikaĵoj, kaj estas necese lerni paralele, kiel iu angla vorto estas prononcata, kaj kiel ĝi estas skribata. Kun tio ĉi havas problemojn eĉ denaskaj angle parolantoj.

Unu vorto – dekoj da signifoj... (la neelĉerpebla fonto de ŝercoj)...

La baza probleno de la angla estas ĝia eksterordinara multsignifeco de vortoj (polisemio). Unu esprimo povas havi eĉ dekojn da signifoj. Tio estas vera problemo ne nur dum interkompreniĝo, kiun oni devas „kapti" el la kunteksto, sed ankaŭ por prilaboro de teksto aŭ de vorto helpe de komputiloj. La angla atingas precizigon de esprimo per vort-kunligoj - t.n. idiomaĵoj. Ne necesas substreki, ke tiuj ĉi idiomaj vort-kunligoj ne estas regulaj, kaj ne ĉiam logikaj.

La prapatro Ĉeĥo turniĝu en la tombo...

Ĉar la angla lingvo estas tiom malfacila kaj ĝia ekscio alportas avantaĝojn, ni do enkonduku la anglan en infanĝardenoj, ni enkonduku instruadon en lernejoj ankaŭ en la angla, ni anstataŭigu ĉeĥajn surskribojn sur skatoloj de detergentoj por lavado de tolaĵoj, kaj sur etikedoj de marmeladoj, ni enkonduku la anglan ankaŭ en televidaj novaĵoj (en filmoj tio ja jam ofte okazas). Post du generacioj ni povos la ĉeĥajn pasportojn interŝanĝi por la britaj aŭ por la usonaj. La prapatro Ĉeĥo, aŭ la Husanoj turniĝu en la tomboj, kaj sankta Venceslao vane frapu per la pikstango al la roko de la monto Blanik...

Ĉu la angla lingvo estas bremso de progreso?

Por serĉi informojn en la interreto oni hodiaŭ uzas ŝlosilajn vortojn, kiujn oni metas en guglon (en:Google), aŭ en alian serĉilon. La sukceso estas principe influita de elekto de la ŝlosilaj vortoj. Sed ankaŭ tiam aperas multe da nekonvenaj referencoj (tiel nomataj hitoj) kaj post la unuaj dek paĝoj la serĉado finiĝas.