E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Unu vorto – dekoj da signifoj... (la neelĉerpebla fonto de ŝercoj)...

La baza probleno de la angla estas ĝia eksterordinara multsignifeco de vortoj (polisemio). Unu esprimo povas havi eĉ dekojn da signifoj. Tio estas vera problemo ne nur dum interkompreniĝo, kiun oni devas „kapti" el la kunteksto, sed ankaŭ por prilaboro de teksto aŭ de vorto helpe de komputiloj. La angla atingas precizigon de esprimo per vort-kunligoj - t.n. idiomaĵoj. Ne necesas substreki, ke tiuj ĉi idiomaj vort-kunligoj ne estas regulaj, kaj ne ĉiam logikaj.

Tio estas vera hororo por perkomputila serĉado de vort-signifo aŭ por tradukado.
Male, ebleco de diversaj signifoj tre faciligas faradon de ŝercoj. Per la angla humuro estas angloj vere famaj, kaj ĉi tie havas la angla vere sendisputeblan avantaĝon.

Nereguleco ĉie...

La angla abundas per centoj de neregulaj verboj (oficiale ili estas 470 kaj eĉ se oni deprenas la malpli ofte uzatajn, ankoraŭ restas 370 da!), iliajn formojn necesas lerni aparte. La samo validas pri la kutimaj diraĵoj (entute estas priskribitaj 2 985 tiel nomataj anglalingvaj idiomaj frazoj). Tio certe ne ĝojigas studentojn de la angla.

La relative simpla gramatiko estas kompensita per miksaĵo de verbaj tempoj (konjugacio) kaj iliaj permesitaj kombinaĵoj. Tio prezentas la inkubon (tre malagrablan sonĝon) por Eŭropanoj, kiuj kutimas pensi en sia naskiĝlingvo.

La frenezjako de la angla vortsinsekvo...

La deviga kaj senŝanĝa sinsekvo de subjekto, verbo, objekto, loko (angle: place) kaj tempo (la konata SVOPT), ĉar en la angla ne ekzistas akuzativo, tio tre limigas la liberecon de movo de vortoj en la angla frazo. Se vi ŝanĝas la vort-sinsekvon, la signifo de la frazo estas tuj alia. (Ĉu tio ne estas la fonto de la angla, nacia, konservativa karaktero?)

Esperanto liberigas la vort-sinsekvon por akcenti vortojn. Ĝi havas nome la akuzativon.

Necesas bona aŭd-kapablo...

La angla estas ne tro rezistema kontraŭ kripligo de fraz-enhavo. Ĝi estas esence malpli redunda (tio signifas, ke eraro en la frazo ne kaŭzas ŝanĝon de la fraz-signifo) ol estas ekzemple la rusa. En tiu ĉi senco estas la ĉeĥa ankoraŭ pli rezistema. Eraran komprenon de anglalingvaj ordonoj de flug-trafika kontrola turo pere de fluganaro de aeroplano jam pagis multaj flug-pasaĝeroj per siaj vivoj en pluraj flug-linioj.

Facila komenco, malfacila fino...

Eĉ se la angla ŝajnas esti en la komenco facila, la malo estas la vero. La facilaj komencoj estas kompensataj per granda pretendemo por atingi bonkvalitan nivelon de la anglalingva scio, kiam eblas en la angla efike trakti, rapide legi, skribi, telefoni, observi filmojn, studi ktp. Ĉar multaj principaj informoj estas troveblaj hodiaŭ nur en la angla, estas la rapideco de legado, perceptado kaj korekta komprenado tre grava por efektiveco kaj produktiveco de laboro. Ne anglo estas en tiu ĉi situacio en granda malavantaĝo.

„Duaranga" Eŭropano...

Tiuj ĉi kaj aliaj problemoj ligitaj kun la angla malfaciligos aliron de Eŭropanoj kaj de aliaj loĝantoj de la planedo al edukado, komercado, kulturo ktp. Kompreno kaj progreso estos bremsata. Dum la tempo, kiun Eŭropanoj elspezos por senfina lernado de la angla, denaska angle parolanto studos sian fakon. Ĉar bona scio de tiu ĉi lingvo (de la angla) preskaŭ egalas al universitata studado, estas facile konscii, kian avantaĝon liveras la denaska angla lingvo por la denaskaj angle parolantoj.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon