E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Batalo por ekonomiaj avantaĝoj

La angla lobio (premgrupo) en Bruselo batalas por siaj propraj komercaj interesoj!

Ne povas esti duboj, ke enkonduko de la angla en Eŭropo kaj en la mondo estas motivita pure de ekonomiaj interesoj. Unuflanke per ŝparo de tempo por studado de fremda lingvo ŝparas Grandbritio, Irlando, Usono kaj Kanado grandajn financajn sumojn, aliflanke en tiuj landoj estas liberigitaj ĉirkaŭ dek procentoj da studtempo por studi fakajn studobjektojn. Per tio estas en tiuj landoj pli alta nivelo de edukiteco en koncerna fako. En nuna mondo tio estas certe neneglektebla avantaĝo.

Por ke komerco okazu optimume, estas avantaĝe, ke kliento mem investu sian tempon kaj monon por ekregi la anglan. Ekrego de fremdaj merkatoj do tiel okazos sen elspezoj por la anglaj komercistoj.

Antaŭnelonge la brita premiero Gordon Brown proklamis, ke li al la mondo ekspedos 760 000 instruistojn de la angla lingvo.

Ĉu vi opinias, ke tio ĉi estas neprofitema, amika ago?? Tiom naiva estas supozeble en la EU nur malmultaj!

Amiko, jam via nura ne aktiveco sufiĉas, por ke la superrego de la anglosaksa civilizo en la EU kaj en la mondo fariĝu realaĵo! Ĉu vi volas tion subtenadi?

La institucioj de la EU serĉas novajn okupitojn inter la denaskaj angleparolantoj!

Evidente la polikitistoj en Bruselo bone scias, ke estas vere tre malfacile bone ekregi la anglan, kaj tial tute malferme ili serĉas la novajn oficistojn, kiuj denaske parolas la anglan. Ne temas do pri iu nescio de la problemaro, sed pri klara intenco en la lingva politiko!

Informa socio venas!

Informaj teĥnologioj a informoj venas plejparte pere de la interreto kaj estos pli kaj pli gravaj, kaj ilia uzado estos pli grava en ĉiuj aspektoj de nia vivo, kaj la privata, kaj la profesia, pri tio ne povas esti iu dubo.

Avantaĝoj de la informa socio estas nealireblaj por 90% de Eŭropanoj!

La interreto ebligas aliri kaj kunpartopreni nekredeblan kvanton da informoj. Sed uzado kaj plilarĝigo de la aliro dependas de kapablo rapide percepti kaj komuniki. Se la interreto restos nur anglalingva, por la plimulto de la EU-loĝantoj fakte ne eblos aliri, aŭ ili perceptos la informojn malpli bonkvalite, kio devas manifestiĝi en la rezulto. Per enkonduko de Esperanto ĉio ĉi esence ŝanĝiĝos. Plimulto de la EU-loĝantaro komprenus la informojn, kaj ilia kvanto ege kreskus. El tio profitus certe ankaŭ la angle parolantaj denaskuloj.

Rezulta eŭropa kaj tutmonda efekto multe superus tion, kion ni vidis, kiam estis enkondukita la interreto.

Ekonduko de komuna, multoble pli facile ekregebla komunika lingvo estas optimuma, neŭtrala, supernacia solvo de la lingva demando, ne nur por Eŭropo, sed por la tuta mondo.

Estas sendube, ke se la eŭropa kontinento akceptos Esperanton, tiam Esperanto fariĝos la tutmonda lingvo, estante avantaĝa por ĉiuj!


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon