E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Kion ni ne faros mem, politikistoj ne faros anstataŭ ni!

Ĉu la politikistoj ĝin ne solvas!?

Kion ni ne faros mem, politikistoj ne faros anstataŭ ni!

Kial ili faru tion? Politikistoj, kiuj nun sidas sur tre avantaĝaj postenoj en ĉiuj eŭropaj institucioj, estas tie grandparte dank‘ al siaj lingvaj konoj. Ĉar la tago havas nur 24 horojn, milojn kaj milojn da horoj, dediĉitaj al studado kaj refreŝigado de lingvoj, tiuj oficistoj ne povis dediĉi al profundigado de sia propra faka kvalifiko. Sekve, je kio ili estas pli fortaj en lingvoj, je tio ili estas malpli fortaj en sia fako. Reprezentas nin do nefakuloj, kiuj scias paroli. Ĉu tio estas por ni bona?

Se la oficistoj de EU subtenus enkondukon de Esperanto kiel komuna eŭropa komunika lingvo, ili devus lerni ĝin, kaj tio estas plia laboro, kiun ili nun ne bezonas fari. Krome kaj multe pli malbone por ili estus, ke ĉi tiuj „posedantoj de avantaĝaj postenoj" per enkonduko de komuna lingvo perdus sian avantaĝon kompare kun fakuloj. Tiuj fakuloj rapide lernus Esperanton kaj dank‘ al sia pli alta kompetento estus pli bonaj kandidatoj por tiuj avantaĝaj postenoj. Por la civitanoj ĝi certe estus pli bona.

La oficiala vizio de lingva demando en Bruselo estas klara

Eŭropa komisaro por la lingvoj (Ján Figeľ) diris laŭvorte:

„En la priskribo de mia agendo de komisaro estas eksplicite menciita multlingveco. Ĝi ne estas nur hazardo, la lingvoj ne estas nuraj rimedoj de komunikado. Ili kontribuas al pli bona reciproka konado de eŭropaj kulturoj kaj disponigas realan ŝancon atingi pere de ili pli profundan komprenon inter la civitanoj de Eŭropo. La politiko de multlingveco klopodas garantii multkulturecon, toleremon kaj perceptadon de la Eŭropa civitaneco. Ĝenerale disvastigita lerteco en fremdaj lingvoj same ludas sian rolon ĉe subpremado de ksenofobio kaj maltoleremo. Se ni volas plene utiligi kulturan, socian kaj ekonomian riĉecon de nia kontinento, ni devas kompreni unu la alian.".

Eĉ tute simpla homo facile komprenas, ke ne eblas lerni tridek eŭropajn lingvojn, kio devus certigi „pli profundan interkompreniĝon inter la civitanoj de Eŭropo".

Evidente temas pri pia deziro sen ajna ŝanco realiĝi. Estas nekompreneble, ke la politikistoj de EU per unu spiro rifuzas unu solan, reale efektiveblan kaj finance malmultekostan solvon de la problemo de komunikado inter la nacioj per enkonduko de komuna komunika lingvo-ponto, kiu estas jam 120 jarojn elprovata Esperanto! La kostoj estus multoble malpli grandaj ol ĉe ajna alia solvo ...

Ĉu EU estas gvidata de blinduloj?

Gvidantoj de EU devus esti almenaŭ unuokulaj. Se nin gvidos blinduloj, atendos nin tre malbona futuro. La civitanoj ofte havas impreson, ke la eŭropaj institucioj fariĝas deponejo por emeritaj politikistoj. La lingvaj konceptoj de la kulminaj oficistoj de EU memorigas pri aserto, ke eblas plugi ankaŭ per paro da bovoj. Premislo la Plugisto same laboris, kaj tre sukcese, nu, kaj bovoj en la mondo ankaŭ ne mankas.

Anstataŭigi ilin per kapabluloj

En 2009 okazos novaj elektoj por la EU-parlamento. Dependas de la balotantoj, ke ili esploru, kion por ili vere faris la kandidatoj, al kiuj ili donis siajn voĉojn. Ĉu ili plenumis siajn promesojn aŭ nur rastis por sia monujo?

En la kazo de malkontento la balotanto devus doni sian voĉon al alia kandidato kun solida programo. Solvo de lingva komunikado estas certe la plej urĝa problemo, kiun necesas finfine solvi. Ĉu ni havas kandidatojn, kiuj pri la problemo konscias?


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon