E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Solvo ekzistas, sed...

Lernado de esceptoj konsumas naŭdek procentojn - aŭ eĉ pli - de la tempo necesa por bona posedo de ĉiu nacia lingvo. Pro tiu kialo estas ĉiuj naciaj lingvoj kiel komuna komunika rimedo absolute maltaŭgaj. La angla estiĝis el pluraj fontoj, ĝermana, latinida kaj aliaj. Tial ĝi estas handikapita eĉ pluroble ol aliaj eŭropaj naciaj lingvoj. Tial ĝi estas kiel la internacia lingvo la plej malmulte taŭga ...

La komuna eŭropa lingvo devas esti sen esceptoj kaj facile lernebla

Sole tiel eblas atendi, ke kontraŭ akcepteblaj tempaj kaj financaj kostoj ĝin povos ellerni la plejparto de la populacio, kio ĉe la naciaj lingvoj kiel fremdaj ne eblas.

Kiel oni produktas neŭtralan, facile lerneblan lingvon?

Taŭga, neŭtrala kaj facile lernebla lingvo estas Esperanto

La aŭtoro de Esperanto L. Zamenhof estis obsedita de sopiro solvi finfine la lingvan babilonon kaj ebligi efikan komunikadon inter la homoj de ĉiuj nacioj. Al tiu celo li konsekris sian tutan vivon. Da provoj pri nova lingvo estis centoj, sed neniu sukcesis tiom kiom Esperanto. La genieco de la Zamenhofa Esperanto baziĝas sur kelkaj gravaj fundamentoj:

  • elimino de ĉiuj sonoj, kiuj kaŭzas malfacilaĵojn. Restigo nur de kvin vokaloj kiel en la ceĥa (ne dudek kiel en la angla nek dek ses iel en la germana ...). Ĉiuj konsonantoj estas kutimaj en plejparto da eŭropaj lingvoj. Ĉiu sono estas ĉiam same legata kaj skribata. Esperanto estas fonetika lingvo. Ĝi estas faciligo kontraŭ plejparto da lingvoj.
  • la gramatiko estis simpligita je vera minimumo. Ĝi estas simpla, tute regula sen esceptoj, kaj la sume 16 reguloj trovas lokon sur unu paperfolio. Ellerni la gramatkon estas neordinare facile (diference de ĉiuj aliaj lingvoj). Mirinde estas, ke la esprimkapablo de Esperanto ne estis tiamaniere limigita.
  • la vortaro estis kompilita laŭ ĝenerala konateco kaj uzofrekvento de koncerna vorto en diversaj eŭropaj lingvoj. La origino de la eŭropaj idiomoj estas hindeŭropa kaj la vortoj eniris ilin tra la greka kaj latino. Nenia miro, ke la parolantoj de latinidaj lingvoj „divenas" signifon de la Esperantaj vortoj en naŭdek procentoj de kazoj, parolantoj de la ĝermanaj eĉ okdek procentojn kaj slavoj divenas 45% da esprimoj. Tiu fakto enorme faciligas vortolernadon.
  • neplena cento da prefiksoj kaj sufiksoj ebligas regule derivi vortojn kaj tiel facile multobligi la vortprovizon (Ankaŭ aliaj lingvoj uzas afiksojn, sed neregule, tial la studanto devas ĉiun derivaĵon lerni aparte. Ĉe Esperanto tiu ĝeno mankas, ĉar prefiksoj kaj sufiksoj havas ĉiam la saman signifon.) Ankaŭ per kunmetado estas kreataj pluaj vortoj.

Samtempa apliko de tiuj pluraj principoj kreis lingvon, kiu estas tre facila kaj tamen riĉa. Ĝenerala konateco de vortradikoj kaj sciado de gramatiko faras tekstojn en Esperanto kompreneblaj jam post kelkaj horoj da studado. Parolata Esperanto ankaŭ bone sonas. Pasive kompreni estas facile. Multaj kleraj eŭropanoj divenas sencon eĉ sen antaŭa studado. Por aktive paroli necesas ekzerci dum praktika uzado.

Praktika posedo de Esperanto estas pasive kaj aktive ebla jam post 200 horoj da studado. Ekzistas pruvitaj ekzemploj, ke grupo da studentoj lernis legi kaj skribi Esperante jam post sep tagoj de intensa kurso. La okan tagon okazis ekzameno. Ion similan ebligas neniu nacia lingvo!


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon