E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Statuto

Paragrafo I

1. Nomo kaj sidejo
Nomo: E-Lingvo o. s. (noto: ĉeĥa mallongigo o. s. signifas civitana societo)
Sidejo: Brno, Lozíbky 1, PSČ 614 00
2. Daŭro de ekzistado
La organizo estas fondita por nedifinita tempo.
3. Karaktero de la societo
La societo estas volontula, neregistara kaj senprofita societo de personoj kaj juraj personoj unuiĝintaj por instigi Eŭropon al uzado de unueca, komuna kaj facila lingvo en Eŭropo.
La societo estas jura persono laŭ ĉeĥa leĝo, havas tutlandan efikecon kaj ebligas membriĝi ankaŭ al civitanoj de aliaj ŝtatoj de Eŭropa Unio kaj ekstere de ĝi.

Paragrafo II

4. Bazaj celoj

Baza celo de la societo estas efika agitado por unueca lingvo en Ĉeĥio kaj en Eŭropo. Uzante modernajn metodojn la societo klopodos informi diversajn sociajn tavolojn de civitanoj kaj institucioj pri reala eblo solvi nuntempajn lingvajn problemojn per enkonduko de facila, neŭtrala lingvo. Tiu informo devas havi impetan karakteron kaj bezonas intensan, bone preparitan propagandon en diversaj medioj samtempe. Ĝi devus krei certan premon, por ke politiknivele finfine estu akceptitaj necesaj dispozicioj. Pozitiva impulso estas proklamo de la jaro 2008 kiel la Jaro de lingvoj fare de organizo UN (Unuiĝintaj Nacioj). La alia okazo por la propagando estos dum la prezidado de Ĉeĥa Respubliko en Eŭropa Konsilio en la unua duonjaro 2009 - kun la devizo „Likvidado de barieroj en Eŭropo". Ĉu ekzistas en Eŭropo pli grandaj barieroj ol tiuj lingvaj?

La societo alparolos organizojn, instituciojn, firmaojn kaj aliajn personojn postulante helpon kaj subtenon de kunordigita propaganda agado. (E-Lingvo ne estas konkuranto de la organizoj okupiĝantaj pri instruado kaj disvastigado de komuna lingvo, tamen ĝi kunlaboros.)

Membroj de nia societo estas konvinkitaj, ke enkondukado de komuna internacia lingvo en Eŭropo tre influos la tutan socion kaj ekonomion.

Ĝenerala celo de la societo estas Eŭropo sen lingvaj barieroj.

5. Efikeco de la solvo

Enkonduko de la komuna neŭtrala lingvo alportos multajn avantaĝojn:

  • a)Vastegajn ekonomiajn avantaĝojn ĉiunivele ekde administrado de la Unio kaj unuopaj ŝtatoj, institucioj, industrio, ĝis mastrumado de civitanoj kaj faciligon de kontaktoj en ĉiuj sektoroj de homara aktiveco. Komuna, facile ellernebla lingvo, ebligos senliman fluon kaj interŝanĝadon de informoj en edukado, scienco, tekniko, fabrikado, komerco, medicino, transportado, kulturo, sportaj kaj amuzaj aranĝoj - simple ĉie kaj ĉiutavole. La Interreto levigis ĉiujn sektorojn de homara aktivado kaj grave influis tutan ekonomion. Malgraŭ tio la informoj pere de la angla lingvo estas neatingeblaj por pliparto de loĝantoj de nia planedo. Disvastigo de Esperanto en Interreto kaŭzus revolucion proporcie pli grandan kun pozitivaj konsekvencoj ne nur por Eŭropo, sed por la tuta homaro. Tio ja estas supozebla.
  • b)Estas pruveble, ke oni povas ellerni Esperanton sesoble pli rapide ol aliajn naciajn lingvojn. El tio rezultas nekredeble pli granda ŝpareblo de elspezoj por instruado de fremdaj lingvoj, ne nur por la Eŭropa Unio sed ankaŭ por registaroj kaj civitanoj. Preterlasante ŝparon de tempo, kiun oni povas dediĉi al alispeca kleriĝado, aŭ por amuziĝo kaj ripozo.
  • c)Pozitiva influo de facila interkomunikado de ĉiuj eŭropaj nacioj kaŭzos senton de eŭropa aparteneco - identecon de ĉiuj eŭropanoj. Esperanto, danke al akcepto en Eŭropa Unio, sendube iĝos tutmonda komunika lingvo. Reciproka interkompreno certe havas ankaŭ pacan efikon.
  • d)Forviŝo de lingvaj barieroj eliminos ankaŭ lingvan diskriminacion, civitanan malegalecon inter denaskaj anglalingvanoj, kiuj ne bezonas lerni fremdan lingvon, kaj alilingvanoj, kiuj dediĉas milojn da horoj al lernado de (unuavice) angla lingvo, anstataŭ plialtigado de sia profesia scionivelo. Anglalingvaj landoj hodiaŭ akiras maljustan avantaĝon pro civitanoj kun pli alta profesia kaj lingva kvalifiko. Malegala situacio aperas ankaŭ dum diskutoj kaj dum farado de kontraktoj inter ŝtatoj, firmaoj kaj civitanoj. Tian sisteman eraron (nejustan konkuron) Eŭropa Unio devas ne toleri. Ja krome eĉ anglalingvaj landoj profitos en pli granda kontaktebleco kaj informfluo!
  • e)Lingva precizeco de Esperanto faciligas logikan kaj ciferecan rekoneblon de voĉparolo kaj malfermos aliron al novaj uzoj, ekzemple al programado de artefarita intelekto aŭ al semantika retpaĝaro kaj aliaj.
  • f)Malaperos danĝero de regreso de naciaj lingvoj, kiu jam en kelkaj ŝtatoj de la Unio estas videbla. Angla lingvo hodiaŭ estas nur iaspeca „prova internacia" lingvo, tamen se ne haltos la nuntempa evolua tendeco kaj la angla lingvo fariĝos ununura komuna unia lingvo, pliparto de populacio iom post iom orientiĝos al la angla ankaŭ en ĉiutaga civitana vivo. Regresos naciaj lingvoj, nacia kulturo ĝenerale, kaj civitanoj donos prioritaton al firmaa kaj socia rango antaŭ la naciaj interesoj (similas al situacio de ĉeĥa lingvo antaŭ la nacia revekiĝo). La rezulto do estos ĝusta mala kompare kun la klopodo konservi eŭropan nacian kaj kulturan diversecon, kiun Eŭropa Komisiono deziras.
  • g)Ellerni universalan lingvon eblas multe pli rapide kaj multe pli kvalite. Tiu ĉi fakto manifestos sin en pli facila kompreno, pli efika instruado, pli kvalitaj edukado kaj scienca-teknika nivelo en ekonomia sfero, teĥnologia novigo kaj ĝenerale en ekonomia kresko. Rezultoj en instruado de fremdaj lingvoj estas nuntempe, malgraŭ grandegaj elspezoj kaj penado, ege mezkvalitaj kaj ne garantias nivelon kompareblan kun nivelo de denaska lingvoscio. Pro tio uzeblo de la lingvoj por rapida komprenado, publicado kaj por juraj kaj komercaj kunsidoj estas ege limigita.
  • h)Nuntempe ni defias problemon kiu multe similas mezepokan transiron de romanaj ciferoj al arabaj. (Eĉ tiam homoj povis argumenti per faktoj, ke romanaj ciferoj estas konataj kaj ke latina lingvo estas monda kaj havas jam ampleksan literaturon kaj multaj homoj ĝin jam regas). Niaj antaŭuloj tamen bone decidiĝis kaj danke al tio ni nun havas matematikon, sciencon kaj teknikon kaj ĉiujn aliajn rilatajn aferojn.

Strategio de plurlingva komunikado deklarita en Eŭropa Unio estas en futuro nedaŭrigebla, la evoluo videble tendencas al situacio, kiam la angla fariĝos ununura oficiala komuna lingvo de Eŭropa Unio. Tiu evoluo tamen ne estas bazita sur kvalito de la lingvo, sed sur ekonomia kaj ŝtatpotenca rango de angla-usona alianco. Tamen en futuro tiun rangon akiros Azio. Ĉu niaj posteuloj do devige lernos ĉinan lingvon?

Enkonduko de kvalita, senescepta, fonetika kaj facile ellernebla lingvo estas ja eĉ pli grava por Eŭropo kaj tuta homaro mem, kaj pro tio estas necese informi pri tiu gravega problemo vastegajn tavolojn kaj de ĉeĥoj kaj de eŭropanoj kaj ĝenerale de ĉiuj homoj, kiuj ne estas indiferentaj pri estonteco de la homaro.

6. Postulataj kvalitoj de internacia lingvo

  1. Universala lingvo devas havi simplan, facilan kaj regulan gramatikon sen esceptoj, kiu tamen estos alte esprimpova kaj preciza.
  2. La lingvo devas esti fonetika, prononco de fonemoj facila kaj regula. Por komunikcela praktika uzo tiu eco estas eksterordinare grava.
  3. Radikoj de la lingvo devas esti derivitaj de ĝenerale konataj esprimoj kaj derivado de aliaj vortoj devas esti laŭregula, logika kaj daŭre neŝanĝa. Danke al tio la vortotrezoro multobliĝas sen bezono de longa studado.
  4. Semantike la lingvo devas havi rolon de planlingvo, kies ĉiu vorto havas signifon klare difinitan, por ke la lingvo plenumu ankaŭ demandojn de scienca-teknikaj aplikoj.
  5. Sintakso de la lingvo devas ebligi variantan ordon de frazelementoj, kion faciligas objekta akuzativo.

Tiujn demandojn plenumas antaŭ 120 jaroj kreita, hodiaŭ jam sufiĉe provita kaj ĉie en la mondo disvastiĝinta lingvo Esperanto. Tiu ĉi lingvo konsistas el internaciaj vortoj, uzas nur bazajn vokalojn a e i o u, kiuj certigas klaran prononcon, ĝi havas regulan konjugacion, deklinacion, vortfaradon kaj derivadon, jam ekzistas ĝiaj lernolibroj kaj vortaroj en ĉiuj nuntempaj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, havas eĉ propran mondan komunumon de uzantoj, propran kaj tradukitan literaturon. Do ĝi estas viva lingvo jam de longe praktike provita. Simile al notoj, tiu ĉi lingvo povas iĝi universala komunika lingvo.

Danke al sia unika strukturo oni povas ellerni Esperanton jam en 200 horoj, kio estas dekoble malpli longa tempo ol tempo necesa por la angla lingvo. Tio estas tre grava ŝparo de elspezoj por studado kaj ŝparo de tempo. Tio malfermas eblon ellerni tiun lingvon en vastaj tavoloj de loĝantaro, kiu alikaze la anglan lingvon neniam ellernus.

Bazite sur spertoj oni povas deklari, ke eŭropanoj pro la eŭropa plurlingveco ne komprenas unu la alian! Lingva komunikado estas nesufiĉa kaj nekvalita eĉ tie, kie oni povas profiti pro interpretistoj kaj tradukistoj. La angla lingvo estas pro la komplikeco de ĝia fonetika sistemo, plursignifeco de vortoj kaj pro multaj aliaj problemoj neuzinda kiel internacia lingvo. Instruado de ĝi estas ekonomie kaj tempe grandskale kosta kaj akirita scionivelo kutime ne sufiĉas kaj ne respondas al elspezita mono kaj tempo.

Pliparto de eŭropa loĝantaro regas nur denaskan lingvon, scipovo de fremda lingvo deklarita en esploroj estas kutime nereala, ege troigita aŭ nur parta, nesufiĉa por kultura kaj profesia partoprenado en internacia medio.

7. Formoj de agado

La societo klopodos akiradi necesajn financojn kaj aliajn rimedojn por sekuri efikan propagandon de neŭtrala komuna lingvo en Ĉeĥio kaj Eŭropo. Tiucele ĝi kontaktos mondajn, eŭropajn, ŝtatajn kaj privatajn aŭ industriajn organizojn, fondusojn kaj personojn. Akirita mono estos uzata strikte por plenumo de la menciitaj celoj de la organizo.

Informada kaj propaganda agado estos farata de la organizo mem aŭ kunlabore kun kompetentaj partneroj. Ĉiuj alireblaj medioj estos uzataj imageme.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon