E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Kial mi Usonano Esperanton

AHOJ al ĉiuj!

Mia nomo estas David Dougherty (en Esperanto Daĉjo Doĥerti), kaj mi estas usonano. Mi loĝas en la usona ĉefurbo, Vaŝintono DK (Washington, DC). Zdeněk Rusín petis de mi klarigi al vi kial mi lernis kaj kial mi uzas Esperanton.

Mi jam scias, kiel vi pensas. Ne estas malĝentila aŭ stranga pensi unue, ke la ideo de Esperanto estas "nekutima" afero. Internacia lingvo, kiun uzas neniu registaro aŭ lando? Kiel, kaj kial? Eĉ pli stranga estas la ideo ke usonano rekomendus Esperanton. Mi scias, ke multaj homoj tra la mondo nun strebas kaj pagas monon por lerni la anglan, kiu estas ja perŝance mia denaska lingvo. Nun mi provos respondi al tiuj ĉi demandoj kaj espereble eĉ pli.

 

Unue, mi devas klarigi iomete pri mi mem. Mi naskiĝis en Usono, kaj parolas la anglan denaske. En la mez- kaj alt-lernejoj, mi lernis la francan. Mi ankoraŭ povas uzi ĝin. En la universitato mi lernis la germanan (fakte mi studis la germanan lingvon kaj literaturon kiel fako), kaj mi ankaŭ studis en Germanio dum unu jaro. Ekde la jaro 2001 ĝis 2004 mi loĝis en Japanio kaj tie instruis la anglan kiel fremda lingvo al lernantoj de ĉiuj aĝoj kaj niveloj. Mi povas konversacii en la japana lingvo.
Do, kial mi mem ekinteresiĝis pri Esperanto? Ĉar mi ĉiam ŝatis lerni lingvojn, mi estis jam scivola pri Esperanto, kaj tri jaroj antaŭe, mi havis iomete da tempo lerni ĝin. Por mi, la lernado de Esperanto estis eksperimento, por mem vidi kaj sperti, se konstruita lingvo estas praktika kaj uzebla aŭ ne. La sekvantaj punktoj estis miaj spertoj kun la lernado de Esperanto. Mi ne nur rimarkis, ke Esperanto estas uzebla, sed mi ankaŭ lernis kelkajn aĵojn kiuj surprizigis min. Por mi estas la lernado kaj uzado de Esperanto bonega aventuro.
1. Esperanto estas regula, facile lernebla lingvo.
Tiu ĉi estas eble la plej grava punkto pri Esperanto. La prononco kaj literumado de Esperanto estas tre facilaj kaj konformaj. Male de la angla. Eble vi scias, ke la vortoj "night" (nokto) kaj "knight" (kavaliro) sonas same en la angla (najt) sed havas tute aliajn signifojn. Ankaŭ "I go" kaj "I went" por "mi iras" kaj "mi iris". En Esperanto tio ne estas problemo.
Mi ne volas diri ke naturaj lingvoj estas nenecesaj aŭ malbonaj. Sed naturaj lingvoj evoluis tra multaj jarcentoj, kaj ŝanĝiĝis multe kaj ofte. Oni tion ne planis kaj tio estas la kialo, ke la literumado kaj gramatiko estas kompleksaj. L.L. Zamenhof, ka iniciatinto de Esperanto, mem regis kaj lernis multajn lingvojn. Li planis Esperanton en maniero ke ĝi estas pli facila ol aliaj lingvoj.
2. Esperanto estas tre fleksebla lingvo.
Kiel mi diris, mi estis jam lerninta kelkajn aliajn lingvojn antaŭ mi eklernis Esperanton. En unu grava maniero, tio fakte estis malhelpo al mi. Mi ĉiam pensis ke gramatiko estis limo. En Esperanto, oni rajtas kunigi vortojn kaj afiksojn en tre fleksebla maniero. Fakte, se ne ekzistas kialo malpermesi ĝin, vi rajtas fari tion kion vi volas kun la vortoj en Esperanto. Unue mi ne kredis tion, kaj ne uzis tiun flekseblecon. Mi tiam rimarkis kiom limitata mi estis estinta kun aliaj lingvoj. Kun Esperanto vi povas krei novajn vortojn kun elementoj kiuj jam ekzistas. Mi donos al vi ekzemplon. "-et" signifias malgranda. Libro estas vorto (angle "book"). Ankaŭ domo (house). Se ĝi ne estas libro, sed nur kelkaj paĝoj, vi povas diri "libreto" (angle "leaflet" aŭ "pamphlet"). Ankaŭ dometo (angle cottage). Rimarku ankaŭ ke vi povas uzi "-et"-on kun ĉiu vorto, kaj la novaj vortoj ankoraŭ similas al la originalaj vortoj. Ĉu tio ne estas logika? En la angla, tiuj afiksoj ne estas regulaj, aŭ vi devas lerni tute novajn kaj apartajn vortojn! Vortordo kaj esprimmaneroj estas ankaŭ flekseblaj. Denaskaj parolantoj de la ĉeĥa eble trovos unu manieron esprimi iliajn pensojn pli facile ol denaska anglaparolanto. Ambaŭ da ni rajtas konstrui la penson kiel ni volas.
Kiel dumviva lingvo lernanto, mi trovis tion ne nur facila, sed ankaŭ interesega ideo por lingvo. Post mi eklernis Esperanton, mi eniris babilejon en la reto kaj parolis kun homoj eble 3 semajnoj post mi komencis mian unuan lecionon. Mi mem ne kredis ke tio estus ebla.
Eble vi dirus al mi "Vi mem estas dumviva lingvolernanto. Mi ne. Mi ne povas fari tion kiel vi." Mi respondus ke Esperanto estis farita, tiel kiel ĉiuj povas ekuzi ĝin rapide kaj kun facileco. Mi scias kiom da laboro vi bezonas por lerni fremdan lingvon, kaj en Esperanto vi bezonas tre malpli da laboro. Mi ankaŭ devas konfesi al vi, ke mi tre ŝatas lerni lingvojn, sed ankaŭ mi trovis limojn en mia ebleco lerni ilin. Kiam mi loĝis en Japanio, mi rimarkis tiun problemon de ambaŭ flankoj. Mi sentis ke en la japana lingvo, mi ne povis esprimi miajn sentojn tre klare. Kiam mi alvenis al japanio, mi ne povis legi la afiŝojn, eĉ por vojaĝi per trajno en la regiono kie mi loĝis. Pro tio, mi ofte laciĝis kaj stresiĝis. Eĉ nun, mi povas havi konversacion en la japana, sed mi ankoraŭ sentas la limon. Mi loĝis en Japanio dum tri jaroj! Kiam oni lernas fremdan lingvon, eĉ post multaj jaroj oni ofte ne povas uzi ĝin bone. Se vi sentas tiel kun via ebleco lerni kaj uzi la anglan, Esperanto estos bonega surprizo por vi same kiel ĝi estis por mi. Se vi trovas la anglan malfacile, mi kredas ke vi eble ŝatus Esperanton.
Mi eĉ trovis ke Esperanto povas helpi kun la lernado de aliaj lingvoj. Kiam vi lernas la gramatikon, ĝi estas trepli facila, sed ĝi remorigas vin pri gramatikaj ideoj, eĉ de via denaska lingvo. Ĝi ankaŭ havas multajn vortojn kiuj similas al vortoj de latinidaj lingvoj, precipe la franca, hispana, aŭ itala. Post mi lernis Esperanton, mi provis ellerni la latinan, kaj mi komprenis kelkajn vortojn sen la helpo de la vortaro. Tio helpis al mi unu aŭ du fojoj en ekzamenoj. Ankaŭ ĝi helpis al mi rememori francajn vortojn, kiujn mi estis jam forgesinta. Se vi mem jam lernis la latinan, hispanan, francan, ktp, vi trovos Esperanton tre facile. Esperanto eĉ havas kelkajn anglajn, germanajn, kaj slavidajn vortojn! Ĝi ankaŭ helpos al vi lerni la vortojn de tiuj lingvoj, se vi poste havos intereson ellerni ilin.
Ĝis nun mi nur parolis pri la meritoj de la lingvo mem. Nun mi volas iom paroli pri miaj spertoj tiam kiam mi vere uzis Esperanton. Tiu ĉi flanko estas eĉ pli grava al mi, kaj eble tiu ĉi parto enhavos respondojn al kelkaj aliaj demandoj, kiuj vi probable havos por mi. Antaŭe mi parolis pri la kialoj ke mi ekinteresiĝis pri Esperanto kaj decidis lerni ĝin. Nun mi parolos pri la kialoj, ke mi ŝatas uzi Esperanton. Mi ankaŭ provas doni al vi veran bildon pri la uzado de Esperanto hodiaŭ.
1. Esperanto estas "ideala" lingvo, sed praktike la vero proksimiĝas al la idealo.
Nu, bone. Esperanto estas la internacia lingvo por ĉiuj. Oni facile povas lerni ĝin. Ĉu ĝi jam regas la mondon? Tute ne. Sed oni kredas ke estas inter 1 kaj 4 milionoj da parolantoj tra la tuta mondo. Kiam vi renkontas kun Esperantistoj, aŭ persone aŭ per la reto, ili venas el la tuta mondo. Kelkaj homoj pensas ke Esperanto taŭgas precipe por Eŭropanoj, sed fakte multaj azianoj kaj afrikanoj ankaŭ uzas Esperanton. Al mi ŝajnas ke Esperanto estas tre vigla en Ĉinio kaj Japanio, eble eĉ pli ol en Eŭropo.
Por esti realisto, mi havas mian memstaran ideon pri Esperanto. Vi povas uzi ĝin kun malgrandaj grupoj da homoj tra la tuta mondo. Esperanto ne estas la tutmonda deviga lingvo. Malgrandaj grupoj da homoj uzas ĝin tutmonde. Esperanto estas precipe hobio kiel poŝtmarkkolektado, aŭ eble kiel sportoj kiel skubaplonĝado, aŭ por mi Judo. Esperantistoj havas, kiel en tiuj hobioj kaj sportoj, tre fortan intereson, kaj konektiĝas per ĝi. Kaj per Esperanto vi povas diskuti tiujn ĉi hobiojn ankaŭ. Mia maniero esprimi la senton, kiun mi havas, estas Esperanto estas internacia festo, kun spaco por ĉiuj homoj. Vi nur devas akcepti la invitaĵon.
Se vi estas Esperantisto, vi povas esti religia homo. Oni tradukis la Sanktan Biblion kaj la Koranon en Esperanto. La Vatikano havas elsendon en Esperanto! Ankaŭ ekzistas internacia grupo por Esperanto-parolantaj Ateistoj! Esperantio havas spacon por ĉiuj!
Mi mem renkontis viron kaj virinon kiuj renkontis per Esperanto kaj edziĝis. La viro loĝas dumlonge en Usono, sed naskiĝis en Kubo. La virino estas rumanino, kaj neniam lernis la anglan aŭ la hispanan kiel li, kaj li neniam lernis la rumanan. Ili ambaŭ parolas Esperanton kaj uzas ĝin hejme! Ĉu tio ne estas tre bona ekzemplo de internacia komunikado?
2. Esperanto estas precipe nekomerca afero.
Se vi pagas monon, oni povas traduki ĉion en la ĉeĥan por vi. Multaj homoj ankaŭ faras komercon angle. Se vi vojaĝas, vi povas havi gvidistojn en ĉiu lingvo kaj pagi ilin. Per Esperanto, vi povas renkonti kun homoj, kiuj montras al vi iliajn urbojn kaj kulturojn senpage! Tio estas neformala kaj agrabla maniero ekkoni novan lokon, ĉu ne? Ĝis nun, mi mem ne vizitis aliajn landojn per Esperanto, sed mi ricevis kelkajn vizitantajn Esperantistojn en mia urbo. Ili venis el Irano, Britio, kaj eĉ Ĉeĥio!
Kiam vi lernas Esperanton, vi povas lerni ĝin ankaŭ tre malmultekoste aŭ eĉ tute senpage! Mi pagis eble por havi instruiston per retkurso en Esperanto. Se vi demandas, kiom longe mi lernis Esperanton, mi respondas ke mi faris nur tiun kurson dum tri monatoj. Nun, post tri jaroj da praktika uzado, mi skribas tiun ĉi malferman leteron al vi!
3. Kiam mi parolas Esperanton, la lingva muro malaperas.
Ĉar Esperanto estas fleksebla kaj facila lingvo, kun relative malmulto da lernado, oni povas esprimi sin. Kiel mi jam diris, tiam kiam mi loĝis en Japanio, mi provis lerni la japanan kaj sentis tre limitita. Ĝi estas ege malfacila lingvo, kaj kiam mi parolas ĝin, mi sentas ke mi parolas infanece. Mi havis tie kelkajn amikojn, sed mi mi ne povis paroli kun ili pri ĉio kun facileco. Miaj lernantoj en Japanio sentis same pri la angla. Multaj da ili timis paroli la anglan kun mi, eĉ tiam kiam ili volis fari tion. Nun mi konas kelkajn japanajn Esperantistojn, kaj mi konas ilin trepli bone, kaj diskutas ĉion kun ili. Ni uzas nek la anglan nek la japanan. Ni uzas Esperanton.
Multaj Esperantistoj ankaŭ parolas la anglan bone. Kial ni ne tutsimple uzu la anglan? La respondo estas ke ĉiuj da ni trovas Esperanton trepli facile! Ankaŭ ne ĉiu homo lernis la anglan, precipe maljunuloj. Kiam mi parolas Esperanton en la interreto, kelkfoje ĉiuj da ni estas en malsamaj landoj, kaj kelkaj da ni estas junuloj, kelkaj maljunuloj.
Kiam mi loĝis en Japanio, la homoj kiuj parolis la anglan bone estis loĝintaj eksterlande, aŭ havis la monon vojaĝi multe. En Germanio, komercistoj, komputilistoj, kaj scientistoj kaj kuracistoj regas la anglan bone. La unuan semajnon ke mi babilis rete en Esperanto, mi renkontis kun Usona universitatprofesoro, kiu estis lerninta kelkajn lingvojn, sed kiu neniam estis forlasinta Usonon. Mi ankaŭ renkontis sammaniere hundtraktiston en Kroatio, kaj kelkaj maljunuloj en Germanio, Hungario, Ĉeĥio, kaj Pollando kiuj kreskiĝis dum la komunista epoko kaj neniam havis la eblecon lerni la anglan. Multaj da Esperantistoj kiujn mi renkontis, estas studentoj en universitatoj. Kelkaj da ili lernis aŭ lernas la anglan, kelkaj ankaŭ ne. Mi eĉ renkontis kurdanon kiu naskiĝis en Irano kaj loĝis en Ĉinio kaj faris internacian komercon!
En multaj landoj, vi "ekspektas" ke certaj tajpoj da homoj lernas la anglan. Se vi uzas Esperantiston, vi povas renkonti kun homoj, kun kiuj vi eble ne povus alimaniere renkonti. Kaj ĉar Esperanto estas malmultekosta kaj nekomerca afero, ĝi ne estas elita, kompare kun la lernado de la angla, eble. Mi ankaŭ scias ke en multaj landoj, la instruado de la angla estas maniero de nur gajni monojn eĉ se la kvalito de instruado aĉas. Tio estas tute male de la situacio de Esperanto-instruado. Ĝi estas ne nur relative bonkvalita, sed malmultekosta, kaj uzas nun multe da teĥnologio.
Pravas ke la nombroj da Esperantistoj estas relative malmultaj, sed kiam vi renkontas kun ili, la lingvo funkcias kiel magio. Unu el miaj plej bonaj amikoj en Esperantio estas hispano kiu profesie estas instruisto de la angla lingvo. Sed en sia libertempo, li parolas Esperanton rete. Kelkaj semajnoj antaŭe mi parolis en konferenco kun li, kun virino en Hungario, kun viro en Japanio, kun du francanoj, ktp.
4. Esperanto estas vivanta kaj ĝisdatigata lingvo, kaj taŭgas kun nova teĥnologio.
Eĉ se estas malfacila trovi klubon aŭ kurson en via urbo, Esperanto viglas rete. Blogoj, podkastoj, babilejoj. Mi parolas Esperanton en babilejoj kaj kun Skajpo, kaj nun kun Oovoo. IRC ankaŭ. Mi metis esperantlingvan vidbendon sur YouTube. Mi ekinteresiĝis pri tiuj ĉi aferoj parte per Esperanto, kaj pro tio, mi nun lernas kiel plibone uzi komputilojn kaj la reton. Kaj jes, Esperanto, eĉ kiel konstruita lingvo, havas vortojn por komputilaj kaj teĥnologiaj aferoj. Ĝi estas riĉa lingvo, kaj la Akademio de Esperanto kontrolas novajn vortojn. Ni eĉ havas fivortojn kaj slangon en Esperanto!
5. Esperanto konfliktas nek kun la ĉeĥa lingvo, nek kun la angla lingvo. Ĝi estas neŭtrala lingvo.
Kiam mi vizitis Pragon en la jaro 1996, mi rimarkis ke mi povis uzi la anglan lingvon iomete tie. Mi eĉ pli povis uzi la germanan. Mi klarigis al la homoj tie, ke mi estis usonano kaj ne scipovis la ĉeĥan, ktp. Sed mi scias kiel homoj en Eŭropo sentas pri la germana, pri la rusa, kaj eĉ iomete pri la angla. Pri la germana kelkaj homoj ankoraŭ memoras la duan mondmiliton, kaj pri la rusa, oni ankoraŭ memoras la komunistan tempon. Ĉu Esperanto ne estas plibona elekto, se mi vizitas kaj ne jam regas la ĉeĥan? Esperanto ne havas politikajn problemojn aŭ malagrablan historion. Ankaŭ neniu rajtas moki vian akĉenton en Esperanto, ĉar Esperanto estas fremda lingvo por preskaŭ ĉiuj da ni.
En tiu ĉi letero mi provis klarigi al vi kial Esperanto estas lernebla kaj interesa lingvo, kaj kial mi ŝatas uzi ĝin, kaj kial mi trovas ĝin utila, eĉ kiel denaska parolanto de la "tutmonda lingvo" de hodiaŭ. Se vi volas gajni monon, mi konsilas al vi ke vi ne forgesu la anglan. Sed spertoj kun Esperanto estas ankaŭ riĉaj, malgraŭ en alia maniero. Vi povas lerni Esperanton facile, kaj tio ne malhelpos al vi kun via lernado de la angla aŭ aliaj lingvoj. Ofte ĝi eĉ helpas al homoj kun la lernado de aliaj lingvoj. Jes, mi scias ke la internacia lingvo hodiaŭ estas mia denaska lingvo, la angla. Mi kredas ke vi ankoraŭ devas lerni ĝin, precipe se via lernejo devigas ĝin, aŭ se vi mem havas intereson en ĝi. Kiel mi jam diris, se vi ankaŭ lernas Esperanton, tio ne malhelpos al vi, kaj kiel mi, vi povus havi tre bonan spertojn per kaj kun ĝi, Vi ne gajnos monon per Esperanto, sed vi povas renkonti kun aliaj homoj. Vi povas havi novajn amikojn. Ĉu vi jam faras tion per la angla aŭ alia fremda lingvo? Bonege! Vi trovos tion plifacile kun Esperanto. Mi jam klarigis kiel mi renkontis aliajn amikojn per Esperanto, kiuj mi ne povis renkonti per la angla.
Eble vi nun havos somerajn feriojn de la lernejo. Mi kredas, ke se vi volas, vi povus ellerni Esperanton dum viaj ferioj, senpage kaj kun facileco! Mi mem ekparolis Esperanton post tri semajnoj da lernado, kaj kelkaj homoj, kiujn mi konas, ekparolis ĝin post kvar semajnoj da lernado. Esperanto uzas eŭropajn vortojn, kaj vi povas lerni ĝin senpage. Kion vi perdos se vi provos lerni ĝin ĉisomere? Se vi respondos ke vi ĉisomere preferos legi pri politiko, aŭ ludi komputilludojn, aŭ aŭskulti Rock-muzikon, aŭ uzi la interreton...mi tutsimple diros "Bonege! Vi ne nur povas uzi Esperanton por fari ĉiujn da tiuj ĉi agadoj direkte. Vi ankaŭ povas uzi Esperanton por renkonti aliajn homojn kiuj interesiĝas pri la samaj aferoj kiel vi." Mi ne troigas! Vi vere ankaŭ povas aŭskulti rock-muzikon en Esperanto! Kaj se vi trovas aliajn fremdajn lingvojn malfacilaj, vi ankaŭ povas esti parto de nia internacia komunumo. Kiel mi jam diris, Esperanto estas internacia festo, en kiu vi ankaŭ povas partopreni. Vi ankaŭ povas lerni Esperanton, kaj ankoraŭ fari aliajn agadojn. Vi ne devos lerni dum la tuta tago dum du monatoj, kiel okazas en tielnomataj "intensivaj kursoj".
Mi persone invitas vin nun! Se vi decidas lerni Esperanton, bonvolu babiligi min aŭ sendi retpoŝton al mi en Esperanto post unu monato da lernado! Sinjoro Rusín havas ja miajn kontaktdetalojn.
Sincere via,
Daĉjo Doĥerti


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon