E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Ĉu slavoj troviĝu en malpli favora situacio?

En la nuntempa brusela koncepto de multlingveco oni supozas, ke ĉiu eŭropano lernos unu kaj plurajn eŭropajn naciajn lingvojn. (Evidente escepton prezentas la angleparolantaj landoj, kiuj tute ne intencas tion fari).

Kompreneble kiel la plua lingvo estas subkomprenata la angla, eventuale la germana aŭ la franca. La ceteraj lingvoj simple ne havas ŝancon. Efektivigeblo de tia solvo estas pruvata per tio, ke la populacioj de kelkaj malgrandaj okcident-eŭropaj nacioj jam parte scias komuniki angle. Kiel brila ekzemplo estas menciataj nederlandanoj, luksemburganoj kaj svedoj, danoj kaj pluaj. Sed neniu ekzamenas la nivelon de tiuj scioj. Ĉe plenigado de statistikaj enketiloj ĉiu volonte prezentas sian scion kiel pli kvalitan, ĉu ne? Sed kiom da personoj posedas scion respondanta al internacie agnoskata ekzameno, scias neniu.

Plie oni ne konsideras, ke ĉiuj ĉi menciitaj nacioj parolas ĝermanajn lingvojn, kiuj estas parencaj kaj reciproke facile lerneblaj. La nacioj vivis geografie proksime kaj intense kontaktis unu la alian dum jarcentoj. Ankaŭ iliaj lingvoj tiamaniere proksimiĝis al si. Bela ekzemplo estas la angla kaj la franca. Preskaŭ duono de la anglaj esperimoj estis akceptita de la franca, ili eĉ havas la saman ortografion. Ĉu ekzemploj dezirataj?: Celebration, information, innovation, participation, elevation, situation, exploration, diffusion, administration, elimination, explosion kaj miloj aliaj. Diferenca estas la prononco de la vortfiniĝo (-sijon en la franca, -ŝn en la angla). Tiel parenca lingvo lerniĝas kvazaŭ lude!

Slavoj, kvankam la scio de la ĝermanaj lingvoj ne abundas ĉe ili, ne estas nepre pli stupidaj. Plejparto de ĉeĥoj facile interkompreniĝas kun aliaj slavoj, ekz. slovake, slovene, pole, serbe, kroate, ukraine kaj ankaŭ ruse. La rusa estas certe mondlingvo. La nombro de homoj, kiuj parolas aŭ almenaŭ komprenas ĝin povas esti ĉirkaŭ 200 milionoj.

Niaj okcidentaj eŭropaj amikoj provu lerni almenaŭ unu slavan lingvon. Ni vidos, ke la emo al multlingveco forvelkos kaj ili komencos ĝemi kaj plendi pri la malfacila lernado. Sed la studado certe estus por ilia bono. Ellerninte unu aŭ du slavajn lingvojn, ili facile kapablus interkompreniĝi per aliaj, ekz. bulgare aŭ beloruse.

Ili devus plie pensi pri tio, ke future, kiam aliĝos Rusio kaj aliaj orienteŭropaj ŝtatoj, ĝuste la slavaj lingvoj formos la plej grandan lingvan grupon. Ne estos fatraso posedi almenaŭ unu slavan lingvon!

Ĉu ĉi tio ne estas frapaj argumentoj, por ke niaj okcidentaj eŭropaj amikoj komprenu, ke la ĝusta solvo de lingvaj problemoj en Eŭropo estas sole akcepto de unu komuna, supernacia, facila lingvo - eŭrolingvo, kiun dank‘ al ĝia genia strukturo baldaŭ kapablos lerni dum ono da tempo ĉiu Eŭropano?

En malavantaĝa situacio troviĝas ne nur slavoj, sed ĉiuj neĝermane parolantaj (grekoj, hungaroj, finnoj, rumanoj, albanoj, italoj, hispanoj, portugaloj kaj aliaj nacioj).

Ĉiuj do devus kuniĝi kaj postuli efikan solvon kaj enkondukon de eŭrolingvo en la tuta Eŭropo. Saĝa homo komprenos, malsaĝa apenaŭ ...

Ĉeĥio devas utiligi sian prezidantecon kaj enkondukon de EŬROLINGVO proponi.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon