E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Eŭropo sen lingvaj barieroj
Se nekapablo de fremdaj lingvoj komplikigus nur aĉeton de hot-dog, estu bone. Sed lingva nekapalo en Eǔropa Unio havas gravajn konsekvencojn, kiuj tuŝas nin ĉiujn. Ekonomoj studas eĉ rilatoj de ekonomio al vetero, sed rilato de lingvoj al mastrumado en Eǔropo ne interesas. Kiel taksi la situacion? Kiel kalkuli perdojn? Ŝajnas, ke estas multo por solvi... Ĉu vi opinias, ke Usono povus estiĝi modpotenca, se ĉiu usona ŝtato parolus per propra lingvo? Apenaǔ. En Eǔropa Unio ĉiu ŝtato protektas sian lingvon, por akiri maksimalajn avantaĝojn. Sed tia stato danĝeros en tempo de frosta ekonomia periodo per disfalo de Unio. Fine povas okazi katastrofo. Eǔropo ĝis nun havas la plej edukitajn popolojn kaj longdaǔran tradicion en multaj flankoj. Tiun ĉi riĉecon ni povas utiligi, se ni efektive komunikos kaj trovos vojon al reciprokeco. Tion oni povas akiri nur per akcepto de komuna pli facila lingvo eǔropa kompare al samtempaj naciaj lingvoj. Nur tiel oni povas atendi, ke homoj amase ellernos tian lingvon kaj uzos kaj utiligos ĝin. Eǔropa lingvo ne nuligos naciajn lingvojn, male protektos ilin. Rilato de ekonomia kaj lingva afero estas sur ĉi tiuj paĝoj prezentita tre koncize, tamen trovi specialan takson de tiu fakto de fakuloj estas preskaǔ netrovebla. Helpu kun ni alparoli politikistojn, por ke ili interesu pri la problemo kaj agu! Jam antaŭ jarcentoj Komenio asertis, ke necesas enkonduki facilan komunan lingvon. Ĉar lernado de naciaj lingvoj estas temporaba kaj anstataŭ ilin necesas lerni „aferojn' ... Pro eksplodo de informoj lia aserto nun pli aktualas ol en lia tempo. Komunikado esence gravas en ĉiuj sferoj de la vivo. La komuniko ĉiam „fluas' pere de lingvo. La interreto nun servas ĉefe por elŝutado de muziko kaj bildoj, ne por disvastigado de informoj. Tiujn oni trovas ĉefe en la angla kaj plejparto da homoj ilin ne komprenas! Novajn sciojn ili ne akiras, novaj ideoj ne venas. Viaj agoj estos limigitaj interne de via lingva teritorio. Ĉu ĝi ne estas domaĝo? Kunlaboro en EU estas nuntempe vivgrava. Oni asertas, ke kun plej multaj personoj ni povas komuniki anglalingve. Sed la komunkado estos primitiva, tute nekomparebla kun la nivelo de la patrolingva komunikado. Realisme dirite, la angla estas por la eŭropa komunikado taŭge plej malmulte el ĉiuj lingvoj. Lerni ĝin nur pro tio, ke ĝi estas pleje disvastigita, estas same logike, kvazaŭ vi volus kuraci vian malsanon per plej disvastigita kuracilo en la merkato! Per enkonduko de unu komuna lingvo, eĉ dekoble pli facila, ni certigos bonan nivelon de komunikado kaj restos pli multe da tempo por la ideoj kaj agoj. Se ni sukcesos atingi, ke la eŭrolingvo estu instruata en la lernejoj kaj kursoj en la tuta EU, ni baldaŭ povus ĉie interkompreniĝi. La eŭrolingvo pro siaj gigantaj avantaĝoj baldaŭ fariĝus mondolingvo kaj ni povus interkompreniĝi ĉie. Oni diras: kiom da lingvoj vi konas, tiomfoje vi estas homo. Ĝi estas vero. Sed ĉu vi estas homo en la lando, kie vi ne scias interkompreniĝi...? Per enkonduko de la komuna eŭrolingvo ĉiu persono fariĝus centfoje homo!!! Aliĝu al ni! Ĉar neniu estas interesata pri tio! Kaj politikistoj tiom pli ne. Per lingvoscio ili tenas avancon antaŭ konkurenco. Konkrete antaŭ pli kapablaj kandidatoj, kiuj anstataŭ studi lingvojn akiris pli altan majstrecon kaj spertojn en fakaj aferoj. La lingvoj estas bonega komercaĵo, ne nur por lingvolernejoj kaj tradukistoj. Anglio kaj Irlando perlaboras miliardojn de eŭroj jare. Ni ceteraj ilin male perdas per elspezo de lavango da mono, parte el nia propra poŝo, parte nerekte per niaj impostoj por la senfina instruado de lingvoj. Tiu post sizifa strebado finiĝas per magra rezulto kaj granda tempoperdo Kial tiuj, kiuj ĉiutage riĉiĝas per lingvoj, batalu por enkonduki unu facilan, regulan lingvon - eŭrolingvon? Kiam temis pri mono, la politikistoj elektis neniun nacian valuton, sed kreis komunan. Kial ili ne faras la samon koncerne la komunan lingvon? Ĉu ilia kapo paneas? Vian nescion de fremdaj lingvoj utiligas nombrego da komercaj perantoj, kiuj por vi importas varojn. Aĉetinte ilin vi konstatas, ke vi pagis duoblan, iam eĉ dekoblan prezon kompare kun la kostoj, kiujn vi pagus, se vi mendus la varojn rekte. Sed vi ne povas, ĉar vi ne kapablas interkompreniĝi! Estas via afero, afero de homoj kun sana praktika prudento, ke vi sentigu al la balote elektitaj politikistoj, ke ili finfine faru por vi ion utilan. E-Lingvo batalas por vi. Aliĝu kaj helpu bonan aferon. Historio de homaro dediĉis al ni en Eǔropo tri dekojn da lingvoj kaj pli da dialektoj. Neniu kapablas proprigi al si tiom da lingvoj. Lernado de unu nacia lingvo (ekzemple la angla, hispana, germana, franca...) estas tiel malfacila pro tempo kaj pro mono, ke multaj homoj neniam sukcesas ellerni ĝin sufiĉe. Plu, malfeliĉe okazadas, ke vi ne ĉiam trovas homon kun via ellernita fremda lingvo. Do nura helpo estas interparolo sur nivelo de simio. Tio estas vere humiliga kaj nesufiĉa kaj limigas komunikadon al ridinda minimumon de „turista piedbastono'. Ne estas facile fremdan lingvon proprigi, ĉar ili estas tre malregulaj (la angla la plej multe) kaj enhavas spurojn de historiaj sedimentoj kun montoj de esceptoj. Oni povas ĉion ŝanĝi, se oni akceptus unu facilan, komunan, regulan, nenacian lingvon. Reguleco, fonetikeco, kaj logika dedukteco de vortoj malmultigos tempon por proprigo de lingvo al dekono. Neniu nacio ĝuus avantaĝon, ĉiuj ĝuus avantaĝon! Ĉu vi povas imagi Eǔropan Union, en kiu ĉiu komprenas vin kaj vi ne bezonus plu uzi lingvon de simio? Tio ŝanĝus multajn aferojn al bonstato hejme kaj en mondo. Ĉu vi opinias same? Petu politikistoj, ke ili por vi finfine ion utilan faru! Aliĝu al ni kaj helpu por bona afero por ĉiuj!
Aktualaĵoj

Jarkunveno de E-Lingvo

Estimataj membroj de E-Lingvo, sabate la 24-an de septembro 2011 je la 10-a horo okazos…
Solvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Efika, bonkvalita, facila kaj malmultekosta solvo ekzistas!

Helpu ankaŭ vi
  • Helpu ankaŭ vi!