E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Eŭrolingvo ne estas kontraŭ la naciaj lingvoj

Ĉu estos havosenca lerni ankoraŭ aliajn, naciajn lingvojn?

Tute certe jes. Ja ekzistas homoj, kiuj deziros konatiĝi ĝisfunde kun homoj de alia nacio, aŭ deziros en la alia nacio vivi (labori, fondi la familion, firmaon, ktp.). Por tiaj homoj estos plue tre utile lerni bone fremdan lingvon. Sed tio estos por ili sufiĉe faciligite ekde la sama komenco, ĉar ili ĉiam ankaŭ kapablos interkompreniĝi per Esperanto.

En la kazo de lingva mizero la helpo estos ĉiam tre proksime. Scio de fremda lingvo ebligos ĉerpi el la historio, literaturo kaj el aliaj naciaj fontoj interesajn informojn rekte el la originalo tiel, kiel tio okazas hodiaŭ. Oni povas supozi, ke dumtempe estos multaj gravaj tekstoj tradukitaj en Esperanton kaj tiel ili estos je dispono por ĉiuj.

En Esperanto hodiaŭ praktike neniu parolas...

Esence ne plibonigas la situacion de komunikado, se eblas ellerni Esperanton ekster esperantistaj organizoj, kiuj cetere bone funkcias.

La situacio ankaŭ ne estos pli bona, se Esperanton ellernos unu sola nacio. Tio perdas la sencon, ĉar tie la homoj povas interkompreniĝi en sia nacia lingvo.

Sed ĉio esence ŝanĝiĝos, se Esperanto disvastiĝos en la tuta Eŭropa Unio.

Tiu impreso kaj profito estos kolosa. Subite unuafoje malfermiĝos reala ebleco interkompreniĝi kun ĉiuj homoj en kiu ajn lando de EU. Kaj tio estos nur la komenco. Pluaj pozitivaj efektoj rapide kreskos kiel fungoj post pluvo. Eŭropo progresos al la frunto de la mondo, kun ĉio, kio apartenas al tio.


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon