E-Lingvo Civitana societo E-lingvo Civitana societo E-lingvo

Saĝa homo komprenos kaj helpos, la ceteraj apenaŭ ...

Kiel oponas la kritikuloj?

Ĉu devas facila lingvo havi limigitajn esprim-kapablojn?

Tio estas erara opinio. Esprim-kapablo ne kreskas kun nombro de esceptoj, sed kun bonkvalito de vortkunmetaj principoj, de la gramatikaj kaj fonetikaj rimedoj. Esperanto estas preciza, preskaŭ matematike preciza lingvo, kiu kun vera simpleco superas aliajn naciajn lingvojn. Ekz. eksterordinaraj estas la tiel nomataj tabel-vortoj (ili estas 45). Ili ebligas tioman precizecon de esprimado, kiun oni ne povas imiti en ajna alia lingvo. Naciaj lingvoj devas uzi priskribojn. Tiun ĉi aserton povas kiu ajn facile verigi.

Lingvo sen kulturo ne povas akceptiĝi.

Dum la 120 jaroj ekde sia ekesto montris Esperanto sian surprizan vivokapablon. Sen subteno de poteculoj de tiu ĉi mondo, kaj nur dank al sindoneco de multaj esperantistoj, estis tradukitaj bazaj verkoj de la homa civilizo. Kaj la Sankta Biblio, kaj la komedioj de Ŝekspiro. Oni publikigis dekmilojn de tradukitaj aŭ originaj verkoj en Esperanto. Tio klare pruvas la esprimkapablon de tiu ĉi lingvo. Esperanto havas esprimajn kapablojn, kiuj per sia precizeco superas multajn naciajn lingvojn. Ekzistas ankaŭ origina literaturo en Esperanto. Ĝia kulturo estas internacia, sed ĉefe eŭropa. Multaj signifaj homoj estis esperantistoj kaj ilia nombro kreskas. Esperanto en multeco de artikoloj tenas sian pozicion inter la aliaj lingvoj en Vikipedio, la libera interreta enciklopedio (www.wikipedia.org), la dudek duan lokon kun 104 503 artikoloj (en oktobro 2008).

Tio ne daŭros longe, kaj esceptoj aperos ankaŭ en Esperanto!

Tio ĉi estas la fama argumento. La reala vivo montras, ke ankaŭ an la angla ekestas novaj vortoj kaj esceptoj en la landoj, kie la angla estas uzata kiel la nacia lingvo por loka komunikado. Loke tute necese ekestas novaj vortoj, kies signifo restas nekonata por la ceteraj foraj uzantoj de la angla.

Ĉe Esperanto tion ĉi oni ne povas atendi, ĉar Esperanto servas nur kiel internacia komunika lingvo, kaj neniam kiel loka nacia lingvo. Loke uzas esperantistoj sian propran nacian lingvon. Kial do ili uzus Esperanton en sia lando, kiam ili komprenas unu la alian en sia nacia lingvo? Loke konserviĝas ekz. dialektoj, kiuj ne disvastiĝas internacie. Tiajn dialektoj ni havis en Hana, Horacko (moraviaj regionoj), Brno (la „hantec"-o) aŭ en Prago kaj ankaŭ aliloke. Dum „neloka" uzado estas la neologismoj subpremataj, ĉar la foraj uzantoj ne komprenus ilin. Ĉar la ĉeĥa ne estas plu uzata strikte loke, la lokaj dialektoj en Ĉeĥio dumtempe malaperas. (Malaperado de svisaj dialektoj, kie ĉiu vintre apartigita valo havis sian dialekton, tiun ĉi procedon konfirmas). Oni povas kun certa probablo supozi, ke ĉar Esperanto estas uzata internacie, iuj lokaj dialektoj ne akceptiĝos, eĉ se ili tendencus aperi. La internacia kontakto per tio perdus sian efikecon, kaj tio la valoron de Esperanto malaltigus. Eĉ se dum la 120 jaroj de praktikado de Esperanto aperis novaj vortoj, ĉiam tio estis en la senco de la reguloj, kaj tial estas ilia signifo por la uzantoj komprenebla. Oni konas neniun kazon, kiam ŝanĝiĝus la gramatiko. Aperado de la novaj vortoj (neologismoj) kaj ne uzado de la malnovaj vortoj nur atestas, ke Esperanto estas la viva lingvo, kaj kiel ĉi viva lingvo evoluiĝas, sed ĉiam nur en la kadro de la alĝustigitaj gramatikaj limoj.

Nova mono jes, nova lingvo ne!

Kiam en la EU oni traktis pri enkonduko de la nova mono, ne estis akceptita angla pundo, nek germana marko, nek franca franko, sed oni kreis la novan komunan monon Eŭro (en la ISO mallongigo: EUR).

Kiam oni traktas pri enkonduko de komuna komunika lingvo, kiu por subteni ekziston de la Eŭropa Unio havas pli substancan karakteron, estas la politiko tute alia. Dum la avantaĝoj de Esperanto, kiel la komuna lingvo, estas tiom evidentaj. Nu, kiu komprenus la politikistojn?

Matematiko kun la romiaj ciferoj!

Ĝis la mezepoko oni kalkulis kun la romiaj ciferoj. Tio estis tiom kolrompa, ke multipliki kapablis nur kleruloj kun ekvivalento de nuna universitato. Tamen daŭris kelkcent jaroj, ol akceptiĝis la logika matematiko kun la hindaj-arabaj ciferoj. La argumentado estis tiam tre simila, kiel kun la angla hodiaŭ.

Kial enkonduki novajn ciferojn, kiam ni ĉiuj konas tiujn latinajn? La latina estas la lingvo de kleruloj kaj ĝi estas disvastigita en la tuta Eŭropo. Literatuto kaj arto estas ankaŭ en la latina, do kial enkonduki dek ciferojn, kiam sufiĉas por niaj bezonoj nur sep literoj? Feliĉe la matematiko kun la arabaj ciferoj akceptiĝis kaj dank al tio ni havas sciancajn kaj teĥnikajn akiraĵojn, kiujn ni neniam akirus kun la romia matematiko.

La matematiko kun la arabaj ciferoj fariĝis la monda lingvo de la matematiko!

Ĉu la komuna komunika lingvo havos ankaŭ tian feliĉan sorton? Ĉu tio ebligos la sekvan paŝon, neatingeblan helpe de la naciaj lingvoj?


Ĉu plaĉas al vi ĉi tiuj paĝoj? Faru ligon al ili!   linkuj.czdel.icio.usjaggni to!aldoni al la favorataj |  daŭra ligilo | printu ĉi tiun paĝon